El Popola Ĉinio>头条新闻>

Du klon-simioj naskitaj en Ĉinio

| 2018-01-26
Bookmark and Share

La klon-simioj Zhongzhong kaj Huahua, atenteme zorgataj en kovilo de la Esplorejo de Nehomaj Primatoj de Instituto pri Neŭroscienco sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, fotita de Jin Liwang, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 22-an de januaro.


    La Ĉina Akademio de Sciencoj anoncis, ke en la 27-a de novembro 2017 la monde unua somata klon-simio Zhongzhong naskiĝis, kaj post 10 tagoj naskiĝis la dua tia simio Huahua. En la 25-a de januaro ĉi-jare ilia "rakonto" aperis sur la kovrilo de la internacia aŭtoritata gazeto pri scienco Ĉelo. Tio signifas, ke ĉinaj sciencistoj sukcese venkis la mondan malfacilaĵon kloni primaton per la nuna teknologio. 


    En la Esplorejo de Nehomaj Primatoj de Instituto pri Neŭroscienco sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, raportisto vidis Zhongzhong kaj Huahua ludantajn en kovilo. Zhongzhong estas pli aĝa ol Huahua je 10 tagoj. Krom alteco, la du fratinoj ne havas alian diferencon. Ili havas genojn el sama abortita makakino.


    En 1996 naskiĝis la unua klon-ŝafo Dolly. Dum la sekvaj pli ol 20 jaroj diverslandaj sciencistoj sinsekve per somato klonis bovon, raton, katon, hundon kaj aliajn bestojn, tamen ne sukcesis kloni nehoman primaton plej similan al homoj. Sciencistoj iam opiniis, ke ne eblas kloni primaton per la nuna teknologio. Post kvin-jara penado la Instituto pri Neŭroscienco sub la Ĉina Akademio de Sciencoj sukcese venkis tiun malfacilaĵon en monda biologia kampo.


Sun Qiang (maldekstre), esploristo de la Instituto pri Neŭroscienco sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, kaj doktoro Liu Zhen, fotita de Jin Liwang, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 21-an de januaro


    Kion signifas la naskiĝo de klon-simioj?


    "Tio estas grava teknika trarompo, kiu estas nerealigebla laŭ multaj fakuloj," John Rasko, prezidanto de la Internacia Societo por Ĉela Terapio, tiel taksis la atingon de ĉinaj sciencistoj, "per saĝaj kemia kaj teknologia rimedoj ili trapasis la baron, kiu kaŭzis malsukceson en klonado de simio dum multaj jaroj.


    "Tio estas granda trarompo en la kampo de viv-sciencoj dum la lastaj jaroj," Mu-ming Poo, estro de la Instituto pri Neŭroscienco, diris, ke la sukceso en klonado de simio alportos senprecedencan brilan perspektivon por esplorado, interveno, diagnozo kaj kuraco de Alzheimer-malsano, aŭtismo, imunmalsanoj, tumoro kaj metabola malsano.


    Laŭ Sun Qiang, tio signifas ke Ĉinio la unua starigos best-modelojn, kiuj povas efike simuli malsanojn de homoj, por plenumi urĝan bezonon en esplorado de cerb-malsanoj kaj supera kogn-funkcio de cerbo, kaj por testado de novaj medikamentoj.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments