El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publika opinio atentas pri ĉina voĉo el Davos: reformo ĝojsurprizos la mondon

| 2018-01-26
Bookmark and Share

    La jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo okazas en Davos, Svislando. La internacia publika opinio rimarkas, ke Ĉinio deklaras plifortigon de reformo kaj malfermo, kio ĝojsurprizos la tutan mondon.


    La germana mediato Deutsche Welle diris, ke Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Oficejo de la Centra Gvida Grupo por Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, promesis en Davos, ke fremdlandaj entreprenoj akiros pli da enir-rajto al merkato en industrioj de financa servo kaj fabrikado de Ĉinio.


Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Oficejo de la Centra Gvida Grupo por Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, prelegas en la jarkunveno.


    Multaj anoncis sin por ĉeesto en la prelego de Liu He, kaj la nombro estis duoble pli granda ol la antaŭvidita. La mediato citis la opinion de la organizanto de la kunveno, ke tio montras, ke Ĉinio ludas pli kaj pli gravan rolon, kaj reflektas ankaŭ la fidon de Ĉinio pri internaciaj aferoj. Ĉinio kontribuis trionon da movforto por la kresko de monda ekonomio en la lasta jaro.


    La germana mediato Handelsblatt priskribis, ke Ĉinio "deziras ĝojsurprizi la mondon per reformo".


    Ĉinio profundigas reformon en enlandaj ŝlosilaj kampoj, kaj tio altiras atentojn de la eksterlandaj amaskomunikiloj. La usona mediato The New York Times raportis, ke Liu en la jarkunveno anoncis novaĵon delonge atendatan de financaj fakuloj de la mondo: Ĉinio fiksis limdaton por sia liberigo el dependo de ŝuldo.


    Ankaŭ aliaj vizaĝoj el Ĉinio estis multe atentataj. La ĉinlingva retejo de la brita mediato BBC rimarkis, ke prezidanto de Azia Infrastruktura Invest-Banko Jin Liqun ĉeestis la kunvenon kaj diskutis pri la influo de "La Zono kaj Vojo". Ĉinaj entreprenistoj Jack Ma kaj Richard Liu ĉeestis la diskutojn pri elektronika komerco kaj detala vendo.


Pli ol 50 elitoj el diversaj kampoj ĉeestas tagmanĝan kunvenon de la firmao JD en Davos. (foto el la firmao JD)


    Eksterlandaj amaskomunikiloj ankaŭ kaptis, ke la ĉina projekto kaj Davos, platformo por dialogoj de elstaraj politikistoj kaj komercistoj tutmonde, taktike ebligas "ke oni lernu unu de la alia". Ili rimarkis, ke antaŭ unu jaro, ĉina prezidanto Xi Jinping tutflanke kaj sisteme eksplikis la koncepton pri la "homara komunumo de komuna estonteco" en la ĉefstabejo de UN en Ĝenevo. Koincide, post unu jaro la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo elektis la temon "Krei komunan estontecon en partiĝa mondo".


    "Por solvi la problemojn dum la tutmondiĝo, la sola rimedo estas plifortigi kunlaboron kaj komunikadon. Ĵeti sian malfeliĉon sur aliajn aŭ estigi protektismon estas senutilaj por solvi la problemojn," Honson To, prezidanto de la firmao KPMG en Azi-Pacifika regiono, diris, ke la propono de "La Zono kaj Vojo" estas bona ekzemplo de Ĉinio por intensigi internacian kunlaboron.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments