El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiun vi elektos, BeiDou aŭ GPS?

| 2018-01-31
Bookmark and Share

    Post kelk-jara rapida disvolviĝo, Ĉinio jam fariĝis unu el la grandaj aŭto-produktantoj. Nun plejparto de ĉinaj aŭtoj uzas la tergloban navigad-satelitan sistemon GPS. Pro senĉesa plibonigo de la tergloba navigad-satelita sistemo BeiDou, esplorita kaj produktita de Ĉinio, espereble post nelonge pli da ĉinoj ekuzos la sistemon BeiDou.


    La sistemo BeiDou estas sendepende funkcianta tutmonda navigad-satelita sistemo, alirebla de diversaj uzantoj, pri preciza lokalizo, navigado, altempigo kaj mallongmesaĝa komunikado.


    BeiDou el Ĉinio, GPS el Usono, GLONASS el Rusio kaj GALILEO el Eŭropo estas la kvar grandaj mondaj navigad-satelitaj sistemoj.



    Monda reto


    La 27an de decembro 2011, komenciĝis provfunkciado de BeiDou.


    La 5an de novembro 2017 du navigad-satelitoj de BeiDou estis lanĉitaj en Xichang-a Satelitlanĉejo. Sukcesa eniro en la orbiton de la du satelitoj markas la komencon de la monda reto de BeiDou.


    Laŭ la plano, antaŭ la fino de 2018, 18 satelitoj de BeiDou-III estos lanĉitaj kaj kovros la landojn laŭlonge de "La Zono kaj Vojo"; antaŭ 2020, pli ol 30 satelitoj estos lanĉitaj por starigi la mondan reton.


    Integriĝo de BeiDou kaj GPS


    Komence de la lasta decembro Ĉinio kaj Usono subskribis Komunan Deklaron pri Kongruo kaj Intermanipulo de Signaloj de BeiDou kaj GPS.


    La deklaro diras, ke en la kadro de la Internacia Telekomunika Unio, BeiDou kaj GPS realigas kongruon de radiofrekvenco, tiel la uzantoj de la du sistemoj povas samtempe uzi la civilajn signalojn de la du sistemoj sen aldona pago kaj ĝui pli bonan servon.


    Aplikado


    Post finkonstruado BeiDou senpage liveros al civitanoj servojn pri lokalizo preciza je dek metroj, rapid-mezuro de 0,2 metro sekunde, kaj liveros pli precizan servon al pagantaj uzantoj. Tiam BeiDou povos liveri servon samkvalitan kiel tiu de GPS.


    Nun BeiDou integras aliajn teknikojn kiel la Interreto, granda datumaro kaj nub-komputado, kaj esploras icon kun interligo kaj interkomunikado de plifortigita reto de BeiDou, preciz-birada servoreto kaj larĝbenda movebla Interreto.


    Ekzemple, en aplikado de kunluaj bicikloj, BeiDou povas realigi biradon kun precizeco de unu metro, tial estos pli facile trovi la biciklon. Krome, BeiDou povas ankaŭ liveri servon de elektronika barilo preciza je centimetro por kontroli ĉu la biciklo estas parkita sur difinita areo, kaj tiel estos reduktita la kosto de urba administrado. 


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments