El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝis la raport-agado "iri al bazaj lokoj"

| 2018-02-02
Bookmark and Share

    La 1an de februaro en la kompanio Ĉina Fervojo, la Informada Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis ceremonion pri komenciĝo de la raport-agado kun la temo "iri al bazaj lokoj en printempo", mobilizo kaj aranĝo de la raportado pri la pasaĝertransporto dum la Printempa Festo.


La 1an de februaro post la ceremonio oni vizitis la Fervojan Regulig-Komandan Centron de Ĉinio. Fotis Xing Guangli, raportisto el Xinhua-Novaĵagentejo.


    La ceremonion ĉeestis entute 180 homoj, inter kiuj estas koncernaj respondeculoj el la Informada Departemento de la Centra Komitato de KPĈ, Oficejo de la Centra Gvida Grupo por Interretaj Aferoj, Ĉina Ŝtata Administracio de Gazetaro, Publikaĵo, Radio, Filmo kaj Televido, Ĉina Ĵurnalista Asocio, ĉi-rilataj respondeculoj de informadaj departementoj de partiaj komitatoj de diversaj provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj, respondeculoj kaj elstaraj redaktoroj kaj raportistoj el 21 centraj kaj lokaj amaskomunikiloj, kaj koncernaj estroj kaj laborantoj el Ministerio de Transportado, fervojburooj kaj Administracio de Civila Aviado.


    Ili ankaŭ kune vizitis la Fervojan Regulig-Komandan Centron de Ĉinio.


La 1an de februaro post la ceremonio oni vizitis la Fervojan Regulig-Komandan Centron de Ĉinio. Fotis Xing Guangli, raportisto el Xinhua-Novaĵagentejo.


    Post la ceremonio, la redaktoroj kaj raportistoj en tri grupoj kolektos materialojn el Pekina 12306-Centro de Datenoj, Pekina Fervoja Stacidomo, altrapida trajno Fuxing en ŝanhaja fervoja stacidomo, nokta ekzamenejo de altrapidaj trajnoj en Guangzhou, trajnoj por elkamparaj laborantoj kaj aliaj baznivelaj laborejoj.


    Ekde la komenco de februaro diversaj mediatoj faros raportojn pri la baznivelaj laborantoj en siaj rubrikoj pri "iri al bazaj lokoj en printempo" aŭ je oraj horoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments