El Popola Ĉinio>头条新闻>

Neprokrasteble hejmeniri antaŭ la Printempa Festo

| 2018-02-11
Bookmark and Share


    Antaŭ la Printempa Festo ĉiu-jare homoj, kiuj laboras aŭ studas en aliaj urboj, komencas vojaĝon al hejmlokoj por rekuniĝo kun siaj familianoj. En Ĉinio estas la diro "domo konstruita el oro aŭ arĝento ne estas komparebla kun la hejmo el pajlo". Ne gravas kiom brila estas la ekstera mondo, hejmo ĉiam estas varma. Urĝas iri hejmen antaŭ la Printempa Festo.


    En la 1-a de februaro komenciĝis la 40-taga transportado por la Printempa Festo. Laŭ antaŭkalkulo, ĝis la 12-a de marto la nombro de pasaĝeroj atingos 2,98 miliardojn da hom/fojoj en la tuta lando. Interalie, vojaĝantoj per trajnoj kalkuliĝos al 390 milionoj da hom/fojoj, ĉirkaŭ 9,55 milionoj tage, kun kresko de 31,31 milionoj da hom/fojoj, je 8,8% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. De la 3-a de januaro, kiam komenciĝis mendado de trajnbiletoj por la Printempa Festo, ĝis la 26-a de la sama monato, estis venditaj 283,928 milionoj da biletoj, 11,83 milionoj tage.



    Antaŭ la festo fervojaj stacidomoj estas plenplenaj de homoj al hejmlokoj, kaj multaj homoj eĉ ne povas sukcese mendi biletojn. Do ili elektas aliajn manierojn por iri hejmen. 


    Stiri veturilon



    Sinjoro Li intencas stiri veturilon el Pekino antaŭ la Printempa Festo. Laŭplane li unue sendos sian novedzinon al la urbo Dongying de Shandong-provinco, ŝia hejmloko, kaj poste al sia hejmloko Taian, alia urbo en la sama provinco. Post la festo ili kune revenos al Pekino. Do li devos vojaĝi pli ol 1 600 kilometrojn.


    Alia paro da geedzoj elektis stiri aŭton al sia hejmloko Tongren en Guizhou-provinco. Tamen kiam ili estis alvenontaj, je 30 kilometroj for de la hejmo, la aŭto ne povis daŭre antaŭeniri pro glitiga vojo kaŭzita de neĝado. Por laŭeble plej frue vidi sian infanon, la geedzoj decidis "forlasi" la aŭton kaj piediri al la hejmo.


    De la jaro 2017 ĉinaj aŭtovojoj daŭre ludas avangardan rolon en transportado, infrastruktura skalo senĉese pligrandiĝas, nove konstruitaj ekspresaj aŭtovojoj superis 5 mil kilometrojn, nove rekonstruitaj provincaj ĉef-aŭtovojoj superis 20 mil kilometrojn kaj aŭtovojoj en la kamparo superis 200 mil kilometrojn. 


    "Flugi" por ŝpari tempon


    Sinjoro Tian ofte vojaĝas per aviadilo. Antaŭ multaj tagoj li mendis aviadil-bileton de Shenzhen al Qingdao. Li elektis flugi hejmen por havi pli da tempo akompani siajn familianojn. En Ĉinio estas multaj homoj, kiuj pensas kiel sinjoro Tian.


    En la regula gazetara konferenco okazinta en januaro, la Administracio de Civila Aviado anoncis, ke dum la Printempa Festo en 2018 la civila aviado transportos pasaĝerojn je 65 milionoj da hom/fojoj, kun kresko de ĉirkaŭ 10% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. Laŭ diskonigo, ĝis la 16-a de januaro ĉinaj kaj alilandaj flugkompanioj planis plimultigi 12 500 flugojn dum la pasaĝertransporta periodo por la Printempa Festo.


    "kurbalinie" hejmeniri


    "Veturado per aviadilo kaj trajno" kaj "veturado per aŭto kaj trajno" fariĝis nova elekto de pasaĝeroj dum la Printempa Festo. Ekzemple, se iu volas veturi de Wuhan al Harbino en la 13-a de februaro kaj ne sukcesis mendi bileton de rekta trajno, li aŭ ŝi povas elekti unue flugi al Pekino, kaj de tie iri al Harbino per trajno. Tio estas "veturado per aviadilo kaj trajno".


    Motorcikle hejmeniri



    Dum la periodo de transportado por la Printempa Festo videblas pli ol 100 mil motorciklantoj, kiuj ekiras de Guangdong al Guangxi, Sichuan kaj aliaj lokoj por rekuniĝo kun siaj familianoj. La longvicaj motorcikloj fariĝis aparta pejzaĝo sur la naciaj ŝoseoj 321 kaj 324 en Zhaoqing.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments