El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Printempa Festo de niĝeriaj infanoj

| 2018-02-11
Bookmark and Share


    En la 4a de februaro okazis la ĉiujara aranĝo "Ĝojiga Printempa Festo" en la centra parko de Abuĝo, ĉefurbo de Niĝerio. Centoj da infanoj estis allogitaj de kaligrafado, farado de sukerfiguretoj formitaj per spirblovo, flugigo de kajtoj, pentrado de maskoj de ŝminkitaj vizaĝoj kaj aliaj spertadoj kun elementoj de la ĉina kulturo.


    La aranĝo estas transnacia kultura interŝanĝo organizita de la Ĉina Ministerio de Kulturo kun diverslokaj kulturaj organizaĵoj kaj institucioj eksterlande. Per ĝi oni celas kunĝui la Printempan Feston kun alilandaj popoloj, havigi al fremdlandanoj ŝancon konatiĝi kun la ĉina kulturo, kaj tiel kune konstrui la harmonian mondon.









Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments