Ĉu vi havas ĉinan nomon?

| 2018-02-13
Bookmark and Share

    Mi ĉiam supozis ke ĉina nomo estas afero sensenca por homoj sen ĉina deveno, samkiel ĉiam ŝajnis al mi sensenca la elekto de “angla nomo” aŭ eĉ “esperanta nomo” fare de esperantistoj el aziaj landoj. Tiu mia sinteno ekŝanĝiĝis en 2012 kiam mi alvenis en Hanojo por mia unua UK: en la flughaveno akceptis min fraŭlino, kiu sin prezentis per sia vjetnama nomo, Hoan Thi Tran, kiun mi tiam tute ne komprenis, kaj sekve diris sian esperantan nomon, Ĝojo (jes, la nuna prezidanto de TEJO!), per kiu mi alkutimiĝis voki ŝin. Evidentiĝis por mi dum la sekvaj tagoj, ke nomoj en kelkaj lingvoj estas malfacile parkereblaj kaj prononceblaj de alilandano.



    En eksterlando mi ankaŭ konstatis, ke malgraŭ tio ke mia nomo estas populara en okcidentaj landoj, ĝia prononco multe ŝanĝiĝas de lando al lando, kaj eĉ por kelkaj eŭropanoj estas malfacile rekoni ĝin surbaze de brazila prononco, do mi alkutimiĝis prezenti min kiel Rafaelo al aliaj esperantistoj, tamen kiam mi devas min prezenti en alia lingvo mi sentas min embarasita.


    Alkutimiĝi al nomoj de ĉinaj amikoj estis unu el miaj malfacilaĵoj dekomence: esperantajn nomojn mi facile parkeris, tamen dum monatoj, eĉ pli ol jaro, mi ne kapablis parkeri la nomojn de kelkaj ĉinoj kiujn mi ne malofte renkontas. Aliflanke mi konstatis la malfacilon de ĉinoj prononci mian nomon kaj kompatis ilin pro tio, ke mia nomo estas tiom malfacila. En tiu momento mi ekkomprenis la gravecon de ĉina nomo, tamen kiel havi unu? Okaze de mia alveno mi supozis ke por havi ĉinan nomon mi bezonus oficiale ricevi ĝin de iu registara instanco, ĉar en Brazilo nomo estas registrita ĉe notariejo kaj oni ĉiam postulas dokumenton por pruvi ke via nomo estas tiu, kiun vi deklaras.


    Monatoj pasis kaj miaj ĉinaj kolegoj alkutimiĝis nomi min 拉斐尔 (La Fei Er), fonetika ĉinigo de mia nomo. En februaro 2016, dum jarfina renkontiĝo de eksterlandanoj laborantaj en Ĉina Internacia Eldona Grupo, mi konatiĝis kun aminda ĉinino kiu sinprezentis per sia angla nomo, Nicole, kaj ni agrable babilis. Ŝi diris ke estus grava afero por mi havi ĉinan nomon, sekve mi pridemandis ŝin kiel mi povus akiri unu. Mi tute surpriziĝis kiam ŝi diris, ke ajna ĉino povas doni al mi ĉinan nomon, kaj decidis doni al mi unu. Surbaze de mia nomo ŝi nenion sukcesis imagi krom 拉斐尔, sekve ŝi pridemandis mian familinomon, Zerbetto, kaj post iom da cerbumado proponis al mi la nomon 曾飞 (Zeng Fei), kiu sonas iomete simile al mia familinomo, kaj kies signifo, laŭ mia kompreno, devus esti “fluganta avo”, tamen ŝi tiam klarigis ĝian signifon kiel papilio (la oficiala ĉina vorto por papilio estas 蝴蝶, hudie). 飞 estas “flugi”, tamen la signifo de 曾 ŝajnas al mi tre abstrakta. Ŝi skribis tiun nomon sur papereto kaj donis al mi.


    Post tiu epizodo mi eĉ pli konfuziĝis, ĉar mi ne komprenis ŝiajn kriteriojn por elekti tiun nomon por mi, nek sukcesis kompreni la utilon de nomo kies valideco dependas de memdeklaro. En mia kapo malboninteculo povus sin doni dekojn da ĉinaj nomoj kaj uzi ilin por fari krimojn kaŝante sian identecon, ĉar tiuj nomoj ŝajne ne ricevas oficialan agnoskon. Do kial ĉina nomo estus utila por mi? Mi anstataŭ babili pri tiu temo kun aliaj ĉinoj preferis silenti. Tempo pasis kaj mi daŭre deklaris al homoj ke mi ne havas ĉinan nomon, kvankam mi senkonscie komencis prezenti min kiel 拉斐尔 kiam pridemandita, por faciligi komunikadon kun ĉinoj. Mi daŭre ne sentis la bezonon de ĉina nomo en mia ĉiutaga vivo.


En 2017 mi gajnis diplomon kun mia tuta nomo ĉinigita. Kiom granda ĝi estas!


    Mi komencis lerni la ĉinan lingvon kaj instruistinoj ekde la unua fojo nature vokis min 拉斐尔. Post iom da tempo mi finfine trovis anglalingvan artikolon kiu klarigas pri ĉina nomo al eksterlandanoj. Legante ĝin pluraj el miaj duboj solviĝis, kaj mi finfine komprenis, ke la kutimo doni ĉinan nomon al eksterlandano celas nur faciligi la komunikadon, ĉar ĉinoj ne estas alkutimiĝintaj al la sonoj de fremdaj lingvoj. Estas tri manieroj akiri ĉinan nomon: fonetika transskribo, elekti laŭplaĉe sian propran ĉinan nomon aŭ ricevi ĉinan nomon de iu ĉina amiko aŭ familiano.


    Fonetikan transskribon mi ne ŝatas, ĉar ne allogas min la ideo havi sensignifan nomon nur pro fonetika simileco. Nomo estas ilo por distingi unu homon de aliaj, do ĝi devas esti signifoplena. Aliflanke ĝi estas la plej konvena maniero, kaj pro tio la plej uzata de ĉinlingvaj instruistoj. En interreto estas multaj nomtradukiloj, kiuj permesas al homoj sen ajna kono pri ĉina kulturo havi ĉinan nomon, kvankam aŭtomata nomtraduko foje rezultas en nomo ridinda aŭ ofenda: Danny - 打你 (Da Ni, bati vin), Fabio - 发票 (Fa Piao, fakturo),Rose - 肉丝 (Rou Si, porkaĵo).


    Multaj eksterlandanoj ŝatas elekti sian propran ĉinan nomon, kaj en kelkaj kazoj tio estas bona solvo: ekzemple, kelkaj eksterlandanoj preferas nomon, kiun ili povas facile skribi. Mi scias pri eksterlandanino kiu elektis por si la nomon 一个二 (Yi Ge Er, io kiel “unu du”), simple ĉar ŝi pigras skribi ĉine. Aliaj eksterlandanoj faras la malon: al ili plaĉas elekti malfacile skribeblajn nomojn, kun dekoj da strekoj, kaj praktiki nomskribadon dum tagoj por poste sin montri eksterlande kiel majstroj de ĉina skribo. Laŭ mia scio neniu elektas la plej malfacilajn ideogramojn. Denove, elektita nomo povas esti ridinda aŭ ofenda, do ĉiam konsultu ĉinan amikon antaŭ ol ekuzi memelektitan ĉinan nomon.


Ne elektu por via ĉina nomo la supran ideogramon (biang): via nomo estus ridinda (recepto de nudelo) kaj neskribebla


    Kvankam oni povas laŭplaĉe elekti sian ĉinan nomon, multaj eksterlandanoj uzas jenan strategion: ĉar en nomo de ĉino venas unue familia nomo kaj sekve la persona nomo, oni elektas ĉinan nomon kiu komenciĝas per vorto kiu sonas simile al tiu de sia familinomo kaj sekve aldonas unu aŭ du ideogramojn kiel sia persona nomo. Tiel faris mia amiko Germano Matias (马德, Ma De), kiu venis al Ĉinio por lerni la ĉinan lingvon.


    Eksterlandano kun ĉina familiano kutime ricevas ĉinan nomon okaze de naskiĝo per la samaj kriterioj kiujn ĉinoj uzas por nomi siajn infanojn, sed se tiu ne estas via kazo, via nura ŝanco estas amikiĝi kun ĉino, kiu sentos vian ĉi-on (en ĉina kulturo, ĉi estas la fundamenta energio kiu fluas en ĉiuj vivaĵoj) kaj proponos al vi taŭgan nomon. Jen la tria maniero ricevi ĉinan nomon!


    Post pli ol du jaroj en Ĉinio neniu proponis al mi nomon, verŝajne pro tio ke homoj jam dekomence alkutimiĝis al 拉斐尔, aŭ ĉu eble mi ne donis al ĉinaj amikoj la ŝancon senti mian ĉi-on? Mi kredas ke tiu ĉi maniero nomi homojn estis la plej populara en la pasinteco, tamen nuna alkutimiĝo de ĉinoj al fonetika transkribo atestas la drastan ŝanĝon de kutimoj en la ĉina socio.


    Lingvistoj rimarkis ke ĉinaj junuloj, alfabetigitaj en du skribsistemoj, la ĉina kaj la latina (pinyin), rekonas ĉinajn signojn surbaze de iliaj sonoj, dum maljunuloj rekonas ilin surbaze de signifo. Ĉinaj infanoj kutime miksas ambaŭ skribsistemojn dum alfabetigo, skribante per pinyin la vortojn kiujn ili ankoraŭ ne kapablas skribi per ĉinaj signoj. Tio ŝajne klarigas la banaliĝon de la elekto de ĉina nomo por eksterlandano surbaze de fonetikaj kriterioj.


    Kvankam ĉinoj alkutimiĝas al fonetika transskribo de fremdaj nomoj, ili kutime ne uzas ĝin kiam ili elektas nomon por fremdlingvaj rondoj: por la angla multaj ĉinoj elektas tipe anglajn nomojn kiel Joe, Mike, Andrew... Tamen kelkaj donas al si nomojn nekutimajn kiel Strawberry (frago) aŭ Harry Potter! La nuraj du portugallingvaj ĉinoj kiujn mi konas uzas tipe portugalajn nomojn: Gonçalo kaj Graça. Fraŭlino tre agema en pekina movado fakas pri la hispana lingvo kaj elektis por si la hispanan nomon Juana, kiun ŝi decidis uzi ankaŭ kiel esperanta nomo, kun malsama prononco (kaj signifo). En Esperanto-rondoj mi rimarkis ke multaj homoj elektas sian esperantan nomon surbaze de eco havata aŭ dezirata (ekzemple Ĝoja, Fortego, Trezoro...), sed tio malofte okazas en alilingvaj rondoj. Ĉu tio signifas ke ĉinoj sentas Esperanton malpli fremda ol aliaj lingvoj?


Alilandanoj prezentas siajn kreaĵojn post leciono pri ĉina tradicia pentrarto


    En mia laborejo mi havis la ŝancon lerni ĉinan kaligrafion, ĉinan tradician pentrarton kaj faradon de ĉina stampo. Por tiuj aktivaĵoj mi bezonis ĉinan nomon, ĉar tradicie la artisto subskribas sian verkon per ĉina nomo kaj sekve aldonas ankaŭ sian personan stampon. Mi sentis min embarasita ĉiufoje kiam mia instruistino pridemandis mian ĉinan nomon. 曾飞 mi facile skribas per peniko, sed 拉斐尔 estas iom komplika por mi. Aliflanke tiu lasta estas facile prononcebla, dum la unuan mi ne sukcesas ĝuste prononci. Interesa solvo por mi estis esplori la signifon de mia nomo kaj ĝin traduki: Rafael estas unu el la ĉefanĝeloj de Dio laŭ kristana tradicio, do mi povus elekti ĉinan vorton por anĝelo (天使) aŭ ĉefanĝelo (天使長), aŭ eble uzi la ĉinan nomon de la ĉefanĝelo Rafael, kiu estas ĝuste 拉斐尔! La saman ĉinan nomon oni uzas por la fama itala pentristo. Verŝajne tiu nomo estas antaŭdestinita al mi.


Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments