El Popola Ĉinio>头条新闻>

Moroj kaj kutimoj de Printempa Festo

| 2018-02-15
Bookmark and Share

    En februaro komenciĝis la periodo de pasaĝer-transporto dum la Printempa Festo, la tradicia festo de Ĉinio, kiu baldaŭ venos en la 16a de februaro ĉi-jare. Laŭ kutimo, ĉu okupitaj aŭ ne, ĉinoj devas pasigi la feston kun aliaj familianoj, tial estas la fenomeno, ke homoj, kiuj laboras for de siaj hejmlokoj, amase revenas hejmen antaŭ aŭ post la Printempa Festo. Laŭ statistiko en la 1a de februaro, la unua tago de la periodo de pasaĝer-transporto, 8,1 milionoj da ĉinoj/fojoj hejmen vojaĝis en la tuta lando.



    La pasaĝer-transporto dum la Printempa Festo montras nostalgion de ĉinoj al siaj hejmlokoj kaj ilian atenton al la tradicia festo. La tradiciaj moroj kaj kutimoj komenciĝas ja antaŭ la festo. Oni diras, ke en la 24a de la 12a monato laŭ la ĉina lunkalendaro, oni forigas polvon kaj balaas siajn domojn. "Polvo" kaj "malnovo" estas homonimoj. La kutimo esprimas la esperon forigi la malnovan kaj havigi la novan.


    Alglui du longformajn paperpecojn al muro



    La paperpecoj kun nete surskribita versparo simpla kaj delikata priskribas la epokon kaj esprimas bondezirojn. Dum la Printempa Festo ĉiuj familioj algluas paperpecojn al muro por aldoni festan atmosferon.


    Alglui papertondaĵon kaj la ideogramon "Feliĉo" al fenestro



   Oni surgluas ankaŭ diversajn papertondaĵojn al fenestro por beligi sian domon.



    Samtempe iuj familioj gluas la ĉinan ideogramon "Feliĉo" sur muron, kiu esprimas la bondezirojn al feliĉa vivo.


    Bildoj de la Printempa Festo



    Bildo de la Printempa Festo estas antikva popola arto de Ĉinio, kiu reflektas simplan moron kaj kredon de la popolo kaj esprimas ilian esperon al la estonteco. Estas tri grandaj produktejoj de tiuj bildoj en Ĉinio: Taohuawu de Suzhou, Yangliuqing de Tianjin kaj Weifang de Shandong.


    Maldormi en la antaŭvespero de lunkalendara novjaro



    Maldormi en la antaŭvespero de lunkalendara novjaro estas unu el gravaj kutimoj dum la festo. Ĉe la sojlo de la novjaro, familiaj membroj kolektiĝas, vespermanĝas kaj atendas la alvenon de la novjaro, kio simbolas forpelon de ĉiuj malsanoj kaj atendon de feliĉo por la novjaro.


    Petardo



    Petardo estas specialaĵo de Ĉinio kun historio de pli ol 2 000 jaroj. La aplikado de petardo grandiĝas kaj ĝiaj specoj kaj koloroj pli kaj pli varias. En gravaj festoj kaj inaŭguroj, geedziĝaj ceremonioj, ekkonstruado de domo kaj malfermo de komerco, oni havas la kutimon eksplodigi petardon por gratulo.


    Novjaraj bondeziroj



    En la unua tago de la lunkalendara novjaro, oni en belaj vestoj vizitas siajn parencojn aŭ amikojn por esprimi novjarajn bondezirojn. Estas multaj manieroj: ĉefo de klano kun subuloj vizitas domon post domo por esprimi bondezirojn; kelkaj kolegoj kune vizitas amikojn; aŭ homoj kolektiĝas kaj festas.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments