El Popola Ĉinio>头条新闻>

6,5 milionoj da homoj vojaĝos eksterlanden dum la Printempa Festo

| 2018-02-16
Bookmark and Share

    Lastatempe Ĉina Turisma Akademio kaj la turisma retejo Ctrip kune publikigis la "Raporton pri prognozo de vojaĝo eksterlanden dum la Printempa Festo 2018".


    Laŭ la raporto, la nombro de ĉinaj vojaĝantoj al aliaj landoj antaŭvide kalkuliĝos al 6,5 milionoj da homoj/fojoj dum la sep-taga ferio de la Printempa Festo, historia rekordo. Pro tio, la tradicia ĉina festo fariĝos ora semajno de la mondo.


    Plej longa vojaĝo



    Raportisto informiĝis el Ctrip, ke nun kelkcent miloj da homoj el preskaŭ 200 ĉefaj ĉinaj urboj antaŭmendis vojaĝ-produktojn grupajn, individuajn aŭ luksajn kaj surlokajn distraĵojn en pli ol 700 cellokoj en Ĉinio kaj aliaj 68 landoj. La antaŭmendoj estis faritaj per la retejo Ctrip, la poŝtelefona aplikaĵo Ctrip kaj pli ol 6 000 ĉen-butikoj de Ctrip en la tuta lando.


    La plej fora celloko estos Antarktio kaj la plej longa vojaĝo daŭros 29 tagojn.


    Dek plej kostaj cellokoj



    La dek plej kostaj cellokoj dum la Printempa Festo estos Antarktio, Argentino, Brazilo, Tahitio, Norvegio, Tanzanio, Islando, Meksiko, Nov-Zelando kaj Finnlando.


    Plejparto de la vojaĝantoj estas familioj kaj geamantoj, kaj la averaĝa konsumo de la tuta familio superos 100 mil juanojn.


    La averaĝa elspezo al Antarktio, la plej altkosta celloko dum la Printempa Festo, atingos 160 mil juanojn po homo, tamen la nombro de sinanoncintoj al Antarktio en la retejo Ctrip duobliĝis kompare kun tiu en la lasta jaro.


    La duaj plej altkostaj cellokoj estas Argentino kaj Brazilo en Sud-Ameriko.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments