El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malgrandaj kaj oportunaj vendejoj

| 2018-02-21
Bookmark and Share

    Lastatempe en Pekino estis malfermitaj du malgrandaj vendejoj de Suning. Ili estas nova kampo de la firmao Suning krom la superbazaroj pri elektraj hejmaj apartoj de Suning.com.


    Ĉi-jare Suning malfermos cent malgrandajn vendejojn en Pekino, kaj starigos memservajn varbretojn kaj varmaŝinojn apud oficejaj konstruaĵoj.


    30% da krudaj kaj freŝaj produktoj



    Suning kaj aliaj malgrandaj vendejoj celas komunuman servon, sekve ĉirkaŭ 30% da iliaj varoj estas krudaj kaj freŝaj.


    Krom ofte videblaj objektoj en tradiciaj vendejoj, kiel manĝetoj, trinkaĵoj kaj laktaĵoj, la novaj vendejoj vendas ankaŭ nutraĵojn, oleon kaj aliajn varojn por kontentigi la ĉiutagajn bezonojn de lokaj loĝantoj.


    Pluraj servoj


    Multaj junuloj preferas tagmanĝi en la malgrandaj vendejoj. Prenante la aĉetitan manĝaĵon, ili povas sidiĝi kaj manĝi ĉe la tablo en la vendejo.


    Manĝinte, oni povas ŝargi poŝtelefonon ĉe bufedo, konekti vifion por retumo aŭ spekti futbalan matĉon per televidilo en la vendejoj.


    En la estonteco la vendejoj liveros servojn pri kunluaj pluvombreloj, printado, kopiado, skanado kaj ekspreso.


    Ekspreso ene de unu horo


    En Pekino, la firmaoj Wumei kaj Haolinju havas vendejojn realajn kaj retajn.


    Ankaŭ la malgrandaj vendejoj Suning havas poŝtelefonan aplikaĵon. Vi povas mendi rete, kaj la vendejoj sendos la objektojn al vi en malpli ol unu horo, en la sfero de du kilometroj.


    Aldonotaj 400 vendejoj



    Pro tio, ke kreskas la postuloj de konsumantoj pri oportuna aĉetado, malgrandaj kaj oportunaj vendejoj estas tre popularaj.


    Ĉi-jare Suning malfermos 1 500 malgrandajn vendejojn en la tuta lando.


    La nove aldonotaj vendejoj, ekzemple JD.COM, Hema Shengxian de Alibaba kaj aliaj antaŭvidite kalkuliĝos al 400 ĉi-jare en Pekino.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments