El Popola Ĉinio>头条新闻>

Versparo ĉina? Fremdlingva!

| 2018-02-24
Bookmark and Share


    La 20-an de februaro la kanada ĵurnalo Richmond News publikigis en sia retejo artikolon, kiu diras ke ruĝa versparo, tradicia ornamaĵo por la Printempa Festo de Ĉinio, havas sian fremdlingvan version. Kreado de tia versparo nun furoras inter gejunuloj de la lando. Por tiaj versparoj en la angla aŭ ofte en la ĉineca angla, oni preferas simplajn vortojn, ekzemple: "EAT WELL SLEEP WELL HAVE FAUN DAY BY DAY" kaj "STUDY HARD WORK HARD MAKE MONEY MORE AND MORE".




    Ankaŭ en la urbo Richmond de Kanado tiu ĉi nova modo vekis diskutojn inter elmigrintaj ĉinoj. Iu el ili diris: "Mi ne aĉetos tian versparon, ĉar la anglaj vortoj aspektas tre strangaj." Sed en Ĉinio multaj homoj komentis en sociaj retejoj, ke tiaj versparoj estas tre kreivaj kaj amuzaj, kaj estas ankaŭ produktoj de kultura kunfandiĝo.



    Kaj pro la furoro ankaŭ iu ĉina esperantisto faris jenan versparon:


    Tre interesa, ĉu ne?


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments