El Popola Ĉinio>头条新闻>

Cent ĉinaj vortoj plej ofte parolataj de fremdlandanoj

| 2018-02-26
Bookmark and Share

    En la lastaj jaroj, furoras la lernado de la ĉina lingvo, kaj fremdlandanoj povas elparoli pli da ĉinaj vortoj. Kiuj estas la ĉinaj vortoj plej ofte parolataj de fremdlandanoj?


    Antaŭ nelonge la Ĉina Internacia Eldon-Grupo unuafoje publikigis raporton pri la ĉinaj vortoj plej konataj de fremdlandanoj. La raporto diras, ke en la lastaj du jaroj la ĉina lingvo, kiel Pinyin (fonetika transskribo de ĉinaj ideogramoj), estas pli multe tuŝita kaj komprenata ekster Ĉinio.


    En listo de cent plej konataj ĉinaj vortoj, multaj estas kulturaj vortoj, ekzemple "Chunjie" (la Printempa Festo), "Chongyang" (la Festo de Duobla Naŭo) kaj aliaj tradiciaj ĉinaj festoj. La plej antaŭaj vortoj temas pri ĉina luktarto, kaj la vorto "Shaolin", el la Templo Shaolin -- la tutmonde plej konata budhisma templo pri trejnado de luktarto, okupas la unuan lokon en la listo.


    La listo estis kompilita surbaze de enketo al homoj el ok landoj kie la angla estas oficiala lingvo: Usono, Britio, Aŭstralio, Filipinoj, Sud-Afriko, Kanado, Singapuro kaj Barato.



    Ĉina politiko


    Pro la konstanta kresko de politika kaj ekonomia influoj de Ĉinio, aperas ekster Ĉinio multaj ĉinaj vortoj en la formo de Pinyin, kaj ili multe superas la sferon de la tradicia kulturo.


    Ekzemple "Mingyun Gongtongti" (homara komunumo de komuna estonteco) kaj "Yidai Yilu" (La Zono kaj Vojo) estas en antaŭaj lokoj de la listo. Samtempe, "Zhongguo Meng" (ĉina revo), "Zhongguo Daolu" (ĉina vojo) kaj aliaj politikaj esprimoj kun la komenca vorto "Zhongguo" (Ĉinio) estas ankaŭ enlistigitaj.



    Ĉina ekonomio


    Ne mankas ekonomiaj vortoj, ekzemple "Renminbi" (ĉina mono), "Yuan" (ĉina monunuo) kaj "Yanghang" (centra banko) estas vaste konataj de eksterlandanoj. Ankaŭ "Zhifubao" aŭ Alipay -- poŝtelefona pag-aplikaĵo de la ĉina kompanio Alibaba, nomata kiel unu el la novaj grandaj inventoj de Ĉinio, kaj aliaj novaj vortoj estas troveblaj en la listo.



    Fabrikita de Ĉinio


    Multaj vortoj estas pri scienca novigo de Ĉinio.


    Ekzemple "Zhongguo Gaotie" (altrapida fervojo de Ĉinio), multe laŭdata de fremdlandanoj, aperas en la vortlisto pri scienco. Ankaŭ la nomoj el tradiciaj ĉinaj fabeloj por ĉina spacveturilo "Chang'e" kaj por satelito pri sondado de malluma materio "Wukong" estas en la listo.



    Ĉina filozofio


    Elstariĝis la vortoj pri la ĉina filozofio, ekzemple Konfuceo, Laozi, Yinyang (Qi, Dao, Bagua, Sunzi, Mazu, Ru, Mengzi, Zhongyong). Interalie la vortoj "Bagua" (ok kombinaĵoj de tri kontinuaj aŭ rompitaj linioj uzataj pasintece en divenado de estontaĵoj) kaj "Mengzi" (ĉina filozofo kaj politikulo en la periodo de la Militantaj Regnoj) estis entenitaj en Oksfordan Anglan Vortaron en la formo de Pinyin. 



    Ĉina luktarto


    "Gongfu", "Wushu", "Taiji" kaj aliaj vortoj pri la ĉina luktarto fariĝis markoj de la ĉina kulturo.



    Ĉinaj frandaĵoj


    Ĉiuj ŝatas frandaĵojn. Ok vortoj pri ĉinaj frandaĵoj estas multe konataj de fremdlandanoj. Interalie "Jiaozi" (kuirita pastaĵo, farĉita per spicita vianda kaj legoma haketaĵoj, en duonronda formo) okupas la 28an lokon. Krome, "Doufu", "Huoguo", "Gouqi", "Mantou", "Jianbing" kaj aliaj vortoj estas enmetitaj.



    Ĉinaj festoj


    Inter la tradiciaj ĉinaj festoj, "Chunjie" (la Printempa Festo) estas bona marko pri protektado kaj disvastigo de ĉina kulturo. Pluraj eksterlandaj ŝtatgvidantoj faras parolon kaj okazigas grandajn agadojn dum la Printempa Festo.


    Vortoj pri fenomenoj rilataj al la tradiciaj ĉinaj festoj troviĝas en la listo, ekzemple "Chunyun" (pasaĝertransporto dum la Printempa Festo), "Chunlian" (versparo), "Denglong" (lanterno), "Hongbao" (ruĝa koverto entenanta monon) ktp.



    Ĉinaj vidindaĵoj


    "Bingma Yong" (terakotaj figuroj de militistoj kaj ĉevaloj en la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio), "Changcheng" (la Granda Muro), "Gugong" (Imperiestra Palaco) "Xiongmao" (granda pando) kaj aliaj vortoj estas tipaj vidindaĵoj naturaj kaj kulturaj de Ĉinio.


    La Ĉina Novaĵagentejo raportis, ke en grandaj ĉen-librovendejoj Borders kaj Barnes & Noble en Usono, vojaĝlibroj pri Ĉinio havas grandan debiton.



Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments