El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fremdlandaj amaskomunikiloj kaj spektantoj: mi vidis ĉinan estontecon

| 2018-02-27
Bookmark and Share


    Vespere de la 25-a de februaro la 23-aj Vintraj Olimpikoj fermiĝis en Pyeongchang de la Korea Respubliko. Dum la ferma ceremonio Ĉinio, gastiganto de la venontaj Vintraj Olimpikoj, faris 8-minutan prezentadon kun la temo "Renkontiĝu en Pekino en 2022". Ĉina prezidanto Xi Jinping per video invitis la mondon renkontiĝi en Pekino en 2022.  


    "La inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj en 2008 ŝajne estis leciono pri ĉina historio, kaj la ĉi-foja prezentado estas filmo pri scienca fikcio," A. Mendes, raportisto de la brazila novaĵ-agentejo FSB, diris: "Mi vidis ĉinan estontecon, bedaŭrinde, la prezentado estas iom mallonga."  



    La novaĵ-agentejo Yonhap komentis, ke la 8-minuta prezentado pri Pekino vidigis la tute novan scenon pri perfekta kuniĝo de altteknikoj kaj tradicia kulturo. Dum la prezentado videblis ne nur "granda pando" kaj ĝia harmonia interago kun aliaj prezentantoj, sed ankaŭ bildo de ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu bonvenigas homojn de la mondo viziti Ĉinion en 2022. La raporto emfazis, ke Pekino fariĝos la unua urbo en la mondo, kiu gastigis Olimpikojn Somerajn kaj Vintrajn. 


    La sudkorea amaskomunikilo Hodiaŭa Azio raportis en la 25-a de februaro, ke la 8-minuta prezentado reĝisorita de Zhang Yimou donis al la ĉeestantoj profundan impreson. Ĝi perfekte kunfandis la ĉinan tradician kulturon kaj interŝanĝojn inter Ĉinio kaj la mondo per artefarita inteligenta teknologio.


    La Internacia Olimpika Komitato konstatis en sia retejo, ke Pekino daŭrigos pasion de la ĉi-jaraj Olimpikoj, esperante prezenti al la venontaj Vintraj Olimpikoj "puran neĝon kaj entuziasman renkontiĝon". Kiel parto de gastigado de la Vintraj Olimpikoj, la Organiza Komitato de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kuraĝigas homojn partopreni en vintraj sportoj. Pekino klopodos ankaŭ por okazigi daŭrigeblajn Vintrajn Olimpikojn. Inter la 12 sportejoj por konkursoj kaj nekonkursoj, 11 estas "heredaĵoj" de la Pekinaj Olimpikoj en 2008, kaj la novaj sportejoj estos konstruitaj laŭ plej bonaj manieroj por daŭripova disvolvo.


    Amel Mardhani, raportisto de USA Today, diris: "La 8-minuta prezentado estas tre bona. Ĝi estas miniaturo de moderna Ĉinio kaj iugrade diskonigis la landon. Mi atendas viziti Ĉinion por raporti pri Vintraj Olimpikoj de Pekino post kvar jaroj."


    Kiel najbaro de Ĉinio, Japanio bone konas la disvolviĝon de la lando. Nomura Tatsuya, raportisto de la ĵurnalo Kitanippon Shimbun, diris, ke la 8-minuta prezentado montris grandrapidan fervojon, kunluan biciklon kaj aliajn elementojn de Ĉinio kaj spertigis al homoj modernan Ĉinion.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments