Printempa Festo en Pekino: mi vizitis Templan Foiron!

| 2018-03-01
Bookmark and Share

    Printempa Festo estas grandioza evento en Ĉinio. Multego da homoj vojaĝas tra la lando pro ĝi, sekve mi neniam kuraĝis turismi dum tiu longa feritago, sed en 2016 mi iris al Pollando por lecionoj en la universitato kaj sekve vizitis mian familion en Brazilo. Reveninte al Pekino mi memoras, ke antaŭ la alteriĝo mi vidis la stratojn plenajn de ruĝaj lanternoj kaj pensis "Printempa Festo en Pekino estas certe mirinda evento". Pasintjare, tamen, mi restis en Pekino dum Printempa Festo kaj nenion vidis.



    Mia pasintjara sperto montris al mi, ke ne sufiĉas esti en Pekino dum Printempa Festo: oni ankaŭ devas informiĝi pri kio kaj kiam okazas dum la feritago. Mia amiko Rikardo Kariĵo el Kolombio, kiu vizitis Pekinon en 2015, eĉ sendis al mi mesaĝon pridemandante min pri festado en Pekino dum Printempa Festo, tamen por mi la nura diferenco estis tio, ke multaj vendejoj kaj restoracioj estis fermitaj, en superbazaroj ne eblis trovi freŝajn fruktojn kaj legomojn, kaj stratoj estis preskaŭ dezertaj, kvazaŭ San-Paŭlo dum feritagoj, tamen kun ruĝaj lanternoj ĉie.


    Ĉifoje tamen mi klopodis malkovri kien la homoj iras dum Printempa Festo. En la unua tago de ĉina novjaro mi decidis iri al Tera Altaro por miaohui (Templa Foiro), evento, kiu okazas en kelkaj lokoj dum la unuaj du semajnoj de la jaro. Mi tamen decidis iri per biciklo, ĉar mi volis trarigardi la urbon dumvoje. Mi dum pli ol horo biciklis tra preskaŭ dezerta urbo, kun malmultego da veturiloj surstrate kaj preskaŭ neniu piediranto. Kiam mi preterpasis Shichahai mi rimarkis ke ankaŭ tiu loko, kutime amasplena, en tiu tago estis preskaŭ dezerta. Mi decidis iri orienten ĝis Beixingxiao kaj sekve norden ĝis Tera Altaro, tamen mi subite surpriziĝis de grandega homamaso kaj strato ŝtopita de aŭtoj. Mi finfine malkovris kien homoj iras en tiu tago.



    Polico blokis vastan avenuon, kiu fariĝis ekskluziva por piedirantoj. Flanke mi vidis longegan vicon. Mi konfuziĝis kaj pensis ke eble la Templa Foiro okazas surstrate, aŭ eble tiu vico estis por eniri en la Tera Altaro, tamen poste evidentiĝis ke la longega vico estas por la templo Yonghe. Mi parkis mian biciklon kaj provis sekvi tra la strato kun la piedirantoj, sed ne eblis por mi transiri la polican barilon, mi devus piediri longan vojon por enviciĝi, do mi rezignis kaj decidis preni metroon por iri al la sekva stacio kaj eliri ĉe la alia flanko de tiu kaoso, tamen gardisto ĉe la enirejo de metrostacio klarigis, ke tiu enirejo estis funkcianta nur kiel elirejo, kaj por eniri la stacion mi devus uzi la alian enirejon, ĉe la alia flanko de la strato. Mi do iris al la alia flanko, tamen mi trovis biciklon kaj decidis bicikli en la hutongoj, kiuj estis preskaŭ dezertaj. Mi ĉirkaŭis la homplenan areon kaj atingis la Teran Altaron el oriento. Mi perdis multe da tempo kaj tio malhelpis min ĝui la koncertojn kaj dancajn prezentaĵojn, sekve mi pentis pro mia elekto bicikli, tamen metroo estus ankaŭ malbona elekto, ĉar Yonghegong-stacio estis tro homplena. Plej saĝa elekto ŝajnis al mi buso aŭ biciklado laŭ la Dua Rondvojo.


    Alveninte al la Tera Altaro mi surpriziĝis pri la granda kvanto da homoj tie. La placo kie antaŭe mi foje parkis mian biciklon ĉifoje estis homplena kaj parkado estis malpermesata. Mi dum longa tempo ĉirkaŭbiciklis la altaron provante trovi lokon por parki, kaj nur sukcesis parki mian biciklon kelkajn blokojn for de la altaro, sekve mi piede revenis al la orienta pordego kaj eniris la altaron ĉe podio kie mi sukcesis spekti iom de la lasta danca prezentaĵo de tiu tago.



    Sekve mi iris tra la loko kaj rimarkis, ke tiu foiro estas homplena. Ĉe la budoj kie oni vendas manĝaĵojn estis longaj vicoj kaj tio malentuziasmigis min aĉeti ion por manĝi. Mi rimarkis ke por irado tra la parko eblas trovi alternativajn vojojn kun ne multaj homoj, sed se vi volas aĉeti ion vi nepre devas uzi la homplenajn vojojn kaj atendi en vicoj.


    La altaro kaptis mian atenton: ĝi estas kvadrata kaj atingebla per kvar pordegoj: la norda, la suda, la orienta kaj la okcidenta. Kiam mi estis tie pasintjare nur la suda pordego estis malfermita, sed ĉifoje ĉiuj pordegoj estis malfermitaj kaj eblis viziti la altaron sen aparta pago. Mi surprize konstatis ke ĉirkaŭ la altaro estis ludejo, kaj denove multego da homoj en vicoj, ĉifoje por amuziĝi per ludoj.


    Dum mia antaŭa vizito al tiu parko mi supreniris la altaron kaj vidis ĉion el la alto, sed ĉifoje la centra parto de la altaro estis blokita kaj sur ĝi estis kelkaj aparatoj, verŝajne por iu prezentaĵo, kiun mi tamen ne sukcesis spekti pro nekono de la horo, kiam ĝi okazas. Cetere mi devas diri ke estis mapoj tra la tuta ejo kun indikoj pri kie estas la budoj, podioj, ktp., tamen nenie mi trovis informojn pri la prezentaĵoj. Eble tio estas evidenta por ĉinoj, aŭ eble oni vaste diskonigas la programon per ĉinaj retejoj kaj amaskomunikiloj, tamen eksterlandanoj kutime ne konas la kanalojn per kiuj ĉinoj informiĝas, krom tiuj kiuj vere flue regas la lingvon kaj havas grandan intimecon kun ĉino kiu emas al tiaj aktivaĵoj.



    Mi ankaŭ rimarkis tion, ke estis sufiĉe multaj eksterlandanoj en la foiro, pli multe ol mi antaŭe imagis. Mi ankoraŭ havis tempon vidi la lastan muzikan prezentaĵon de duopo el Taiwan, kiu venis al Pekino por sinprezenti, kaj post ilia mallonga koncerto la loko rapide ekmalpleniĝis. Mi aĉetis manĝetojn, ĉar mi estis malsata, la prezoj estas akcepteblaj, similaj al tiuj de aliaj foiroj kaj turismejoj, tamen la rostita ŝafaĵo kiun mi aĉetis tie estas pli granda ol tiu, kiun mi foje aĉetas kontraŭ sama prezo en aliaj lokoj. Estis preskaŭ sunsubiro kaj mi decidis reveni hejmen.


    Tiam mi trovis alian problemon: mi malkovris ke en la unua tago de la jaro metroa linio 2, kiu servas la lokon kie mi estis, malfermiĝis je la 17:30 por malinstigi homojn iri al la loko kie mi estis kaj instigi homoj foriri frue, ĉar tie estis grandega homamaso. Metrostacio fermita kaj neniu biciklo trovebla, restis al mi kiel nura ebleco vojaĝi per buso, tamen pro la feritago busoj estis malpli oftaj kaj mi atendis dum longa tempo ĉe bushaltejo.


    Post du tagoj mi revenis akompanata de aliaj homoj. En tiu okazo mi konstatis ke la Templa Foiro estis homplena, tamen ne tiom kiel antaŭe. La metrostacio estis enorde funkcianta kaj ne estis tro da homoj en ĝi nek en la ĉirkaŭaĵoj. Mi rimarkis longegajn vicojn por Yonghe-templo, mi tamen ne kontrolis ĉu ĝi estis tiom longa kiel antaŭ du tagoj. Iel ajn, mi sugestas al alilandanoj vizitante Ĉinion dum Printempa Festo eviti Yonghe-templon kaj ne iri al tiu parto de la urbo en la unua tago de la jaro.



    Mia sugesto por Templa Foiro estas alveni frue al la loko por spekti artajn prezentaĵojn dum la tago.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments