El Popola Ĉinio>头条新闻>

Gravaj aferoj por ĉi-jaraj du sesioj

| 2018-03-04
Bookmark and Share

    En Pekino baldaŭ okazos la du sesioj.


    Tio estas grava afero de la jara politika vivo de Ĉinio.


    Ĉi-foje oni planos jarlaborojn, kaj plenumos elektojn por nova oficperiodo, amendon al la konstitucio de Ĉinio, reformon de institucioj ktp.


    TPK-reprezentantoj kaj ĈPPIK-membroj por nova oficperiodo


    Ĉi-jare nove elektitaj reprezentantoj de Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj membroj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) unuafoje ĉeestos du sesiojn post sia elektiĝo.


    Nova gvidantaro de ŝtataj institucioj kaj tiu de Tutlanda Komitato de ĈPPIK


    Pasintjare la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) elektis siajn gvidantojn por la nova oficperiodo, kaj ĉi-jare en la du sesioj estiĝos gvidantoj de ŝtataj institucioj kaj tiuj de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK por la nova oficperiodo.



    Amendo al la konstitucio


    Amendo al la konstitucio estas grava afero en la politika vivo de la ŝtato.


    La nuna konstitucio, adoptita en 1982, ĝis nun travivis kvar amendojn en 1988, 1993, 1999 kaj 2004. 


    Nun, post 14 jaroj, Ĉinio refoje faros amendon al la konstitucio.


    Reformo de ŝtataj institucioj


    Ekde reformo kaj pordmalfermo en 1978 Ĉinio faris plurajn grandskalajn reformojn de ŝtataj organoj en la jaroj 1982, 1988, 1993, 1998, 2003, 2008 kaj 2013.


    Estos vaste atentate, kiel Ĉinio per reformo solvos malfacilon kaj malbonon en la funkci-sistemo de ŝtataj organoj, plibonigos funkci-aranĝojn kaj altigos rendimenton kaj kapablon.


    Debutos leĝo pri ŝtata kontrolo


    La ŝlosilo de batalo kontraŭ koruptado estas konstruado de sistemo, kies grava parto estas starigo de ŝtata kontrola komitato.


    Kio estos la fina versio de la leĝo pri ŝtata kontrolo? Kiel la komitato -- ŝtata organo por batalo kontraŭ koruptado kun ĉinaj trajtoj -- komencos laboron? Tiuj estos atentataj temoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments