El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermita pasejo de reprezentantoj

| 2018-03-06
Bookmark and Share


    Post la 8a horo de la 5a de marto en la centra halo de la Popola Halo, dek reprezentantoj de TPK iris antaŭ mikrofonoj. 


    Ili ricevis intervjuon de ĵurnalistoj.


    La du sesioj unuafoje malfermis pasejon de reprezentantoj, kaj reprezentantoj el diversaj regionoj kaj fakoj parolis pri popolaj vivo kaj volo.



    Grandaj ŝanĝoj


    Responde al demando rilata al la 40a datreveno de reformo kaj pordomalfermo, TPK-reprezentanto Ma Huateng diris, ke lia firmao Tencent profitas de reformo kaj pordomalfermo kaj ankaŭ de kresko kaj disvolvo de shenzhen-a speciala ekonomia regiono. 


    La firmao, fondita antaŭ 20 jaroj, evoluis de kvin laborantoj ĝis nunaj pli ol 40 mil, kaj ĝia merkata valoro superis 500 miliardojn da usonaj dolaroj.



    Liberiĝo el malriĉeco


    Yang Changqin, naskiĝinta post la 1990aj jaroj, el Chishui de Guizhou-provinco, montris al la ĵurnalistoj ĉinaj kaj eksterlandaj bambuan trinktason.


    Ŝi diris, ke Chishui estas unu el la dek bambuaj hejmlokoj de Ĉinio. Lokanoj kaj ŝi liberiĝis el malriĉeco pere de farado de bambuaj metiartaĵoj. Nun 80% da vilaĝanoj loĝas en etaĝdomoj kaj 60% da ili posedas aŭtojn.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments