El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hu Jinglin: centra financo asignos 106,1 miliardojn da juanoj por reduktado de malriĉeco

| 2018-03-08
Bookmark and Share


    Je la oka horo kaj 50 minutoj de la 7a de marto en Media-Centro, la informa centro de la unua sesio de la 13a TPK okazigis gazetaran konferencon, la ministro pri financo Xiao Jie kaj la vicministroj pri financo Shi Yaobin kaj Hu Jinglin respondis demandojn pri reformo de financa kaj imposta sistemo kaj financ-laboro.


    Hu diris, ke la asigno de la centra financo por liberigo el malriĉeco en la lastaj jaroj estis superrutina. En la lasta jaro la centra financo asignis pli ol 86 miliardojn da juanoj al malriĉaj regionoj, kaj ĉi-jare estos 106,1 miliardoj da juanoj, kun jara pliiĝo de 20 miliardoj da juanoj en la sinsekvaj tri jaroj. Se oni alkalkulas la elspezojn en edukado, kuracado, sanprotekto kaj sociala asekuro, la skalo de asigno eĉ pli grandiĝas. Samtempe la ministerio pri financo kolektas monrimedojn el diversaj flankoj, kaj konsideras la eblecon pliigi investon en la malriĉec-redukta fonduso je 214 miliardoj da juanoj inter 2018-2020 por regionoj en ekstrema malriĉeco.


    Oni plibonigos la sistemon pri kontrolo de malriĉec-reduktaj fondusoj, ŝtopos truon, kaj plifortigos kontrolon kaj punon.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments