El Popola Ĉinio>头条新闻>

Yang Weimin: kreskocelo je 6,5% estas signalo de stabileco kaj plibonigo

| 2018-03-09
Bookmark and Share


    La 5an de marto Yang Weimin, membro de la tutlanda komitato de ĈPPIK kaj vicdirektoro de la Oficejo de la Centra Gvida Grupo por Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, diris al ĵurnalisto pri financoj el Ĉina Interreta Informa Centro, ke la raporto pri registara laboro fiksis ĉi-jaran ekonomian kreskon je 6,5%, kio estas signalo, ke la ĉina ekonomio estos stabila kaj pliboniĝos.


    Lastjare la malneta enlanda produkto de Ĉinio neatendite kreskis je 6,9%, kaj cirkulas en la socio la diraĵo pri V-forma inversiĝo de ekonomio kaj nova periodo.


    Yang diris: "Oni ne devas juĝi periodon laŭ unujara aŭ duonjara donitaĵo, kaj fari konkludon el unuopa donitaĵo -- 0,2% da kresko en unu jaro -- estas neracia. Ni esperas, ke nia ekonomio estos pli stabila, daŭripova kaj sana."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments