El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio okazigos Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion ekde ĉi-jare

| 2018-03-13
Bookmark and Share

Ĉina ministro pri komerco Zhong Shan. Fotis Li Qing, raportisto el Ĉina Novaĵagentejo.


    La 11an de marto en la gazetara konferenco de la unua sesio de la 13a TPK, Zhong Shan, ministro pri komerco, diris, ke la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estas internacia ekspozicio, iniciatita de Ĉinio, kaj kune partoprenata de pluraj internaciaj organizoj kaj landoj. "Ĝi ne estas 'solo' de Ĉinio, sed 'ĥoro' de diversaj landoj," diris Zhong.


    Ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis en la Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro en pasintjara majo, ke Ĉinio okazigos Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion ekde 2018.


    Zhong diris, ke la ekspozicio, kiu okazos ĉiujare, estas mekanisma ekspozicio. La unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio okazos inter la 5a kaj 10a de novembro ĉi-jare en la Nacia Ekspozicia kaj Kunvena Centro de Ŝanhajo.


    "Okazigo de la ekspozicio estas bezono de ĉina disvolvo. Ĝi liveras ankaŭ publikan platformon por monda komerco kaj internacian publikan produkton por disvolvi malferman ekonomion kaj konstrui homaran komunumon de komuna estonteco," diris Zhong.


    Ĝis nun entreprenoj el pli ol 120 landoj kaj regionoj anoncis sian partoprenon en la ekspozicio, kaj la antaŭmendo de standoj superis je 20% la planitan. Antaŭkalkule 150 mil ĉinaj kaj eksterlandaj komercistoj partoprenos la ekspozicion.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments