El Popola Ĉinio>头条新闻>

Projekto pri institucia reformado de la ĉina registaro submetiĝis al TPK

| 2018-03-14
Bookmark and Share


    La 13an de marto la novarunda institucia reformado de la ĉina registaro, plej vaste atentata, estis submetita al la ekzameno en la unua sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso. Laŭ tiu ĉi projekto, la Ŝtata Konsilantaro, kiel la plej supera administra organo de Ĉinio, reguligite, konsistos el 27 institucioj, kaj pro tio al ĝi reduktiĝos 8 institucioj, kiuj apartenas al la rango de ministerio, kaj 7 institucioj, kiuj apartenas al la rango de subministerio.



    Pli frue, antaŭ la du sesioj, la 3a plena sesio de la 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio ekzamenis kaj adoptis "Decidon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri Profundigo de Reformado de Partiaj kaj Ŝtataj Institucioj" kaj "Projekton pri Profundigo de Reformado de Partiaj kaj Ŝtataj Institucioj". Tio signifas, ke profundigo de reformado pri institucioj kaj administra sistemo eniĝis en la periodon de efektiva plenumado, kaj la institucia reformado koncernos la gvidan sistemon de la Komunista Partio de Ĉinio, la sistemon de registara regado, la sistemon de armitaj fortoj kaj la sistemon de popolaj societoj. La celo de reformado estas modernigo de la ŝtatorega sistemo kaj de la ŝtatorega kapablo. La enhavo de la projekto prezentita al la ekzameno de la Tutlanda Popola Kongreso koncernas nur la reformadon de institucioj de la ĉina registaro.


(el ĈRI)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments