El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio publikigis projekton pri reformo de institucioj de Ŝtata Konsilantaro

| 2018-03-14
Bookmark and Share

    La 13an de marto la projekto pri reformo de institucioj de Ŝtata Konsilantaro estis prezentita al la unua sesio de la 13a TPK por ekzameni. La projekto montras, ke post la reformo la ministerionivelaj institucioj malpliiĝis je ok, kaj vicministerionivelaj je sep, kaj fine estos 26 institucioj.


    Novaj institucioj estos starigitaj, ekzemple Ministerio de Ekologia Medio kaj Ŝtata Administracio de Merkata Kontrolado, kaj provincaj kaj subprovincaj impost-burooj estos integrigitaj. La granda kaj profunda reformo de institucioj montras la decidon altigi la plenuman kapablon de la registaro kaj forĝi servan registaron kontentigan por la popolo.


La 13an de marto en la Popola Halo okazis la kvara plena kunveno de la unua sesio de la 13a TPK. Fotis Yao Dawei, raportisto el Xinhua-novaĵagentejo.


    La 19a Tutlanda Kongreso de KPĈ postulis ŝanĝi registarajn funkciojn, simpligi administrajn procezojn, novigi kontroladon, fortigi kredeblecon kaj plenuman kapablon de la registaro kaj forĝi servan registaron kontentigan por la popolo. Tiuj celoj gvidis la reformon de institucioj de la Ŝtata Konsilantaro.


    Dum la pasintaj 40 jaroj post reformo kaj pordomalfermo estis sep reformoj de registaraj institucioj. Tiuj reformoj helpas la registaron fari servojn pli praktikajn kaj efikajn, kaj ŝanĝi funkciojn kaj altigi efikon.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments