El Popola Ĉinio>头条新闻>

​Reuters: profunda transformo pri dispozicioj de interesoj

| 2018-03-15
Bookmark and Share

    La 13-an de marto la projekto pri reformo de institucioj de Ŝtata Konsilantaro estis prezentita al la unua sesio de la 13-a TPK. La projekto montras, ke post la reformo la ministerinivelaj institucioj malpliiĝis je ok, kaj vicministerinivelaj je sep, kaj fine estos 26 institucioj.


    En la sama tago la brita novaĵ-agentejo Reuters raportis, ke la ĉi-foja reformo estas ĉefe por akceli altkvalitan disvolvon, starigi modernan ekonomian sistemon, laŭ postuloj de novaj epoko kaj praktikado plu perfektigi kaj reguligi funkciojn de institucioj en gravaj kampoj kaj ŝlosilaj ĉeneroj, estigi registaran sistemon de laŭleĝa administrado kun klara devo. Post la reformo la Ŝtata Konsilantaro konsistos el 26 departementoj, ekskluzive de la Ĝenerala Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro. 


    La raporto citis la artikolon de Liu He, direktoro de la oficejo de la Gvida Grupo por Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, ke profundigo de reformo de partiaj kaj ŝtataj institucioj estas profunda transformo tuŝanta departementajn kaj personajn interesojn. Efektivigo de la projekto pri reformo estas defio. La ĉi-foja reformo havas revolucian karakteron pro tio, ke ĝi ne evitas reguligon de povoj kaj interesoj, faros integriĝon de interesoj kaj remodelos novan dispozicion de interesoj.


    La raporto konstatis, ke la ĉi-foja reformo optimumigos registarajn instituciojn kaj funkciojn, celante racie aranĝi funkciojn de makro-administraj departementoj, plu antaŭenpuŝi simpligon de administraj procezoj, perfektigi kontroladon kaj regadon de merkato kaj leĝplenuman sistemon, kaj transformi administrajn sistemojn de naturaj resursoj kaj ekologia medio. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments