El Popola Ĉinio>头条新闻>

The Wall Street Journal raportis pri reformo de institucioj de Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio

| 2018-03-16
Bookmark and Share

    La 13-an de marto la usona ĵurnalo The Wall Street Journal raportis, ke laŭ la projekto pri reformo de institucioj de Ŝtata Konsilantaro prezentita de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio al la unua sesio de la 13-a TPK, Ĉinio planas starigi ĉinan bankan kaj asekuran reglament-komisionon. 


    La projekto konstatis, ke Ĉinio planas establi ŝtatan administracion de superrigardo de merkato, kiu kunligos la respondecojn de la Ŝtata Administracio por Industrio kaj Komerco, tiujn de la Ĉina Administracio de Nutraĵoj kaj Drogoj, tiujn pri superrigardo de prezoj kaj plenumado de leĝo kontraŭ monopolo el la Ĉina Disvolva kaj Reforma Komisiono, tiujn pri plenumado de leĝo kontraŭ monopolo el la Komerca Ministerio kaj tiujn de Oficejo de la Kontraŭmonopola Komisiono de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio.


    Ĉinio planas ankaŭ starigi ŝtatan administracion de radio kaj televido kaj ŝtatan komisionon pri sano.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments