El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis unua sesio de 13 Nacia Komitato de ĈPPKK

| 2018-03-16
Bookmark and Share


    Ĵaŭde en Pekino fermiĝis la unua sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), la plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio. Xi Jinping kaj aliaj altranguloj de la partio kaj ŝtato ĉeestis la ferman kunvenon, Wang Yang, nove elektita prezidanto de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, diris, ke la ĈPPKK devas konscience lerni kaj efektivigi la spiriton de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), preni la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko kiel la ĝeneralan principon de diversaj laboroj, subteni la gvidadon de la KPĈ, persisti en sia orientiĝo, fidele plenumi siajn devojn kaj aldoni novan ĉapitron al sia afero.


    En la kunveno estis adoptitaj projekto de rezolucio pri la laborraporto de la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, projekto de rezolucio pri amendo al la konstitucio de la ĈPPKK, projekto pri ekzameno de proponoj kaj projekto de politika rezolucio.


    Wang diris ankaŭ, ke la sistemo de multpartia kunlaboro kaj politika konsultado sub la gvidado de la KPĈ estas fundamenta politika sistemo de Ĉinio, granda politika kreaĵo de la KPĈ, la ĉina popolo, ĉiuj ne-komunistaj partioj kaj eminentaj senpartiuloj de la lando, kaj ankaŭ novtipa politikpartia sistemo kultivita el la grundo de Ĉinio.


(ĈRI)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments