El Popola Ĉinio>头条新闻>

Reuters: Reformo de institucioj pri financa kontrolo altigos efikecon de financ-institucia administrado

| 2018-03-17
Bookmark and Share

La 13-an de marto en la Popola Halo de Pekino okazis la 4-a plena kunveno de la 1-a sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso. Fotis Liu Zhen, raportisto de Ĉina Novaĵ-agentejo. 


    Matene de la 13-a de marto la 1-a sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso aŭskultis klarigon pri la projekto de reformo de institucioj de Ŝtata Konsilantaro. Laŭ la projekto, Ĉina Banka Reglamenta Komisiono kaj Ĉina Asekura Reglamenta Komisiono estos kunigitaj en Ĉinan Bankan kaj Asekuran Reglament-Komisionon.


    La brita novaĵ-agentejo Reuters raportis, ke Ĉinio fondos Ĉinan Bankan kaj Asekuran Reglament-Komisionon, kio montras, ke la aparta administrado de bankoj kaj asekur-industrio fariĝos historio. Operacioj de bankoj, ĉefaj provizantoj de financ-merkata kapitalo, kaj tiuj de asekuraj institucioj ofte estas interkovrantaj. La ĉi-foja kunigo sendube altigos efikecon de financ-institucia administrado.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments