El Popola Ĉinio>Videoj>

Chen Haosu: Kontribuu por la homara komunumo de komuna estonteco

| 2018-03-17
Bookmark and Share

   


Ĉinio jam estas en la tempo de socialisma konstruado kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko. Kian rolon povas ludi Esperanto en tiu ĉi periodo?


    La nova epoko de socialismo kun ĉinaj trajtoj ja estas nia nuna historia pozicio. La homoj vivantaj en ĉinio, malgraŭ ĉu ili tion konceptas, estas akcelataj kaj stimulataj de la nova epoko kaj faras sian laboron. kompreneble tiaj estas ankaŭ ni, esperantistoj, ni devas ludi certan influon kaj ludi nian ludendan rolon dank' nia laboro. Estas certe, ke tio rilatas al la komunikada povo de Esperanto; se pli multaj en la socio lernas Esperanton, ĝia influo estos do pli granda. Tial ni ankoraŭ devas klopodi plu por la komunikado, kulturi talentulojn, rekomendi kaj konigi la movadon. Se tiu ĉi laboro estas bone farata, ĝi do efektive povas ludi pozitivan rolon por la homa progresado kaj la homa idealo pri la granda harmonio.


    Kion ankoraŭ devas fari la ĉinaj esperantistoj, laŭ la elirpunkto de la ĉina Esperanto-Ligo?


    Se la Universalaj Kongresoj de Esperanto estas la mejloŝtonoj, do la mejlŝtonoj jam nombriĝas je pli ol 100, kaj la Universalaj Kongresoj okazintaj en ĉinio estas do la mejloŝtonoj en la evoluado de la ĉina Esperanto-movado. En ĉiu kongreso oni faras resumon, konigadon pri la evoluado de la Esperanta laboro kaj la skalo de la movado en ĉinio. Krome, ankoraŭ pli multaj junuloj aliĝas al la laboro kaj la movado, do la pliaĝaj samideanoj povas transdoni al ili spertojn kaj komprenon kaj prezenti la strebadon al Esperanto. Tio estas tre grava laboro.


    Kompreneble, ankaŭ la Esperanto-Asocioj en la provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj faras multajn laborojn, ekzemple, ili faras instruadon de Esperano en iuj elementaj lernejoj por ke la knaboj estu influataj de la infaneco. Iuj el ili, plenkreskinte portos ardan amon al Esperanto... Resume dirite, tiuj senescepte estas solidaj atingoj por antaŭenpuŝi la Esperanto-movadon.


    Verdire, en la nuna tempo, niaj komunikado pri Esperanto kaj vastigo de la influo de la idealo de Esperanto ankoraŭ ne estas sufiĉaj. Multaj ne scias pri Esperanto. Mi iam aŭdis de iu esperantisto, ke ni ĉiuj portas tian respondecon; se iu demandas: ĉu vi scias pri Esperanto? vi do devas fari certan diskonigadon kaj prezentadon. Kvankam ne estas certe, ke via diskonigadado kaj prezentado povus lin esperantistigi, tamen li almenaŭ povas scii, ke en ĉinio kaj en la mondo estas ankaŭ tia movado, kiu celas la progresadon kaj evoluadon de la homaro kaj la movadanoj kontribuas multe da energio kaj entuziasmo al la konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco. Infektite de tiuj esperantistoj, inter la popolamasoj aperos pli da agnosko al la idealo de la monda paco kaj aliĝos al nia vicaro; aŭ iuj kvankam ne aliĝas al nia vicaro, ili tamen kontribuos siajn saĝon kaj forton al la homara komunumo de  komuna estonteco.



Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments