El Popola Ĉinio>Videoj>

So Jinsu, prezidanto de KAEM, intervjuita pri Ĉinio

| 2018-03-17
Bookmark and Share


    Sinjoro So Jinsu, prezidanto de Azia-Oceania Komisiono de UEA (KAEM), priparolis la disvolviĝon de Ĉinio kaj la rolojn ludatajn de ĉinaj esperantistoj kiam li estis intervjuita de El Popola Ĉinio.


    Antaŭ 40 jaroj Ĉinio efektivigis la politikon reformo kaj pordomalfermo, kaj pro tio okazis multa ŝanĝiĝoj en la lando. Do vi, amikoj de ĉinoj korea esperantisto, havas ian impreson pri tio? 


    Mi povas mallonge diri tion: Najbara progreso progresigas najbarojn.


    Ĉina progreso progresigas Koreion (la Korean Respublikon) kaj Japanion. Pro tio mi povas diri ke "najbara progreso progresigas la najbarojn".


    Ĉar la skalo de ĉina ekonomio grandiĝas, kaj do Koreio (la Korea Respubliko) ricevas tiun influon.


    Ĉinio investas, kaj Koreio produktas, kaj interŝanĝas.


    Do tio estas la granda efiko de la malfermo de Ĉinio dum la lastaj 40 jaroj. 


    Se vi uzos 3 vortojn priskribi hodiaŭan Ĉinion, kiujn 3 vortojn vi elektos?


    Mi povas diri, unue: komuna progreso.


    La dua estas: gvidforto en la mondo.


    Trie estas: epoko de drako.


    Ĉinio havas tre grandskalan projekton, ekzemple "Unu vojo, Unu Zono (La Vojo kaj Zono)". Tio multe donos influon al la najbaraj aŭ al la tutmonda ekonomio. Konstruo donas efikon al la interŝanĝo, transportado -- tio estas la komuna progreso.


    Kaj alia estas "gvidforto en la mondo", ĉar la rolo de Ĉinio pli kaj pli grandiĝas en la mondo. Pro tio la tutmondo havas atenton al Ĉinio. Kaj Ĉinio pli konsideras sian rolon en la mondo pro tia gvidforto en la mondo. Do, tiel mi pensas ke kompreneble la prezidanto de Ĉinio estas tre grava en la tuta mondo. 


    Kaj la estonteco de Ĉinio estas tiel grava por la tuta mondo. Antaŭ 30 jaroj ni nomis la "kvardrakajn landojn (regionojn)", tio devenis de la ekonomia evoluo. Kaj nun, unuafoje estas la epoko de drako, granda drako. Pro tio mi elektis la "epokon de drako", tio estas fortiĝo de Azio.



Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments