La nunaj defioj de Ĉinio: ekonomia kresko kaj socia disvolvado

| 2018-03-19
Bookmark and Share

    Multaj produktoj, servoj aŭ firmaoj kiuj furoras eksterlande malsukcesas en la ĉina merkato, kaj la sama fenomeno ofte okazas kiam ĉina entrepreno lanĉas en alia lando varon aŭ servon kiu en Ĉinio estis granda sukceso. Bonaj ekzemploj estas la firmao Uber, kiu en Ĉinio ne sukcesis konkuri kun la ĉina Didi kaj forlasis la ĉinan merkaton, kaj la kunluaj bicikloj de Ĉinio, kiuj rapide populariĝis kaj fariĝis tre mondona negoco en la lando, sed eksterlande ne sukcesas altiri tiom da klientoj kaj profito.



    Kompreneble estas malfacile kompreni kial tio okazas, sed oni ne bezonas resti en Ĉinio dum longa tempo por rimarki ke la ĉina vivstilo estas malsama ol tiu de alilandanoj, kaj cetere la pensmaniero de ĉino estas tute alia kaj ĝin kompreni estas malfacila tasko. La vasta uzo de poŝtelefona pago kaj 4G-interreto certe faciligis la populariĝon de kunluaj bicikloj en Ĉinio, dum Didi ne nur estigis klientaron antaŭ la alveno de Uber al Ĉinio, sed ankaŭ oferas aldonajn servojn kaj postulojn, kiuj pli bone adaptiĝas al la bezonoj de ĉinoj. Pro tio mi pensas ke ŝlosilo al sukceso estas lasi ĉinojn gvidi la negocojn kiuj celas la ĉinan merkaton: ili proponos nekutimajn strategiojn kaj partnerecojn, kiuj ja funkcios en Ĉinio!


    Eksterlandanoj sentas la kulturan baron. Ne nur tio, sed la decidoj de firmaoj de Ĉinio ofte surprizigas homojn. Mi memoras la ŝoko por brazilaj futbalŝatantoj kiam, komence de 2016, ĉinaj futbalteamoj dungis ĉiujn ludistojn de Corinthians, ĉampiono de la Brazila Ligo en la antaŭa jaro: estas nature ke kelkaj futbalistoj ricevu proponojn, sed neniam antaŭe oni vendis tutan teamon en unu tago.


    Okaze de la ĉi jaraj “du sesioj”, kiel oni nomas la plej gravajn politikajn eventojn en Ĉinio, nome TPK (Tutlanda Popola Kongreso) kaj ĈPPIK (Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco), oni pritraktas amendon al la konstitucio (la lasta amendo estis aprobita antaŭ 14 jaroj) kaj estos prezentita la fina versio de la nova Leĝo pri Ŝtata Kontrolo, kiu kreos komitaton por kontraŭbatali koruptadon.


    Pro la ekonomia graveco de Ĉinio en la mondo, aliaj landoj nepre devas atenti pri normoj kaj internaj aferoj de Ĉinio. Mi komencos analizante la rilatojn de Ĉinio kun aliaj landoj: Iniciatoj kiel La Zono kaj Vojo, Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB) kaj duflankaj liberkomercaj interkonsentoj kun aliaj landoj montras la emon de Ĉinio plifortigi siajn rilatojn kun aliaj landoj. Ekde la pordmalfermo antaŭ 40 jaroj, senĉese kreskas la graveco de la lando en internacia merkato kaj preskaŭ ĉiuj landoj en la mondo havas Ĉinion kiel unu el siaj ĉefaj ekonomiaj partneroj.



    Estas laŭdindaj la grandaj investoj de Ĉinio en infrastrukturo, sed la loĝantaro estas tiom granda, ke pliaj infrastrukturaj investoj estas bezonataj: oni inaŭguras multajn altrapidajn fervojojn kun multego da trajnoj, tamen biletoj rapide disvendiĝas kaj oni ofte bezonas laŭeble plej frue mendi la sian. Ĉinio multe investas en konstruado de stratoj kaj aŭtovojoj, dum vendado de aŭtoj kreskas. Flughavenoj ankaŭ abundas en Ĉinio, tamen novaj estas bezonataj pro la granda bezono de flugoj: la grandega terminalo por pasaĝeroj inaŭgurita en Pekino por la Someraj Olimpikoj en 2008 jam saturiĝis, kaj oni konstruas novan flughavenon por la Vintraj Olimpikoj en 2022, kiu estos la plej granda en la mondo! Ĉinaj aviadaj firmaoj ofte uzas por regionaj flugoj grandegajn aviadilojn, kiuj eksterlande estas kutime uzataj por internaciaj flugoj. Nu, investoj en Ĉinio devas esti laŭ ĉina skalo.



    Ĉinio estas ankaŭ konata pro la fumnebulo kiu kovas Pekinon kaj aliajn urbojn fojfoje dum la vintro. La reduktiĝo de aerkvalito igis la registaron multe investi en mediprotektado kaj la rezulto aperas: dum la lasta vintro poluado draste reduktiĝis kaj ni havis rekordan nombron da bluĉielaj tagoj. Tio estas admirinda kaj imitinda atingo, kaj mi ĝojas scii ke Ĉinio daŭre investas en mediprotektado kaj planas atingi multe pli en tiu kampo.


    Ankaŭ menciinda estas la registara agado kontraŭ koruptado: dum ĉi jaraj du sesioj oni prezentos la finan version de leĝo pri ŝtata kontrolo, kies celo estas ĝuste pliefikigi la kontraŭbatalon al koruptado. Ankaŭ en tiu kampo Ĉinio havas grandan defion, ĉar la lando estas tre vasta, tamen ĝia ĝisnuna spertoj kaj planoj povas inspiri aliajn landojn.


    Al la ĉijaraj du sesioj mi nur povas deziri sukceson. Ĉinio ja havas grandajn defiojn, sed multe pli granda estas ĝia kapablo trovi solvojn por la problemoj kaj konstrui pli bonan estontecon por la popolo.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments