El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Ganjie: La centra financo enmetis 63,3 miliardojn da juanoj en projekton kontraŭ aera poluo

| 2018-03-19
Bookmark and Share

Li Ganjie, ministro pri mediprotekto, respondas demandon. Fotis Gao Cong el la Ĉina Interreta Informa Centro.


    La 17an de marto en Pekino okazis gazetara konferenco de la unua sesio de la 13a TPK.


    Li Ganjie, ministro pri mediprotekto, diris, ke en la lastaj kvin jaroj la centra financo enmetis 63,3 miliardojn da juanoj en projekton kontraŭ aera poluo.


    La Projekto kontraŭ Aera Poluo estis plenumita por kvin jaroj. La rezulto estis evidenta kaj atingoj ĝojigaj.


    La projekto estis oficiale publikigita en septembro 2013.


    Li diris, ke la rezulto ja estis bona en la lastaj kvin jaroj.


    La kvalito de aera medio evidente pliboniĝis, kio antaŭenigas plibonigon de industrio, energifontoj, trafika strukturo kaj aliaj ĉefaj kampoj. Nova mekanismo pri prevento kaj rego de aera poluo estis fundamente starigita.


    Tio estas ŝuldita al granda elspezo de la centra financo.


    Li diris: "La Projekto kontraŭ Aera Poluo estis plenumita dum kvin jaroj. La rezulto estas evidenta kaj atingoj ĝojigaj. Tamen ni ankoraŭ alfrontas severan situacion kaj nia tasko estas peza."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments