El Popola Ĉinio>头条新闻>

Internacia komunumo: malriĉec-reduktado en Ĉinio "iras sur ĝusta vojo"

| 2018-03-20
Bookmark and Share

    Dum ĉi-jaraj du sesioj, malriĉec-reduktado estas unu el la atentataj temoj. Ĉinio elmetis la celon forigi malriĉecon de kamparanoj ĝis 2020 laŭ nuna normo. La internacia komunumo kredas, ke la celo de la ĉina registaro estas pragmata, malriĉec-reduktado en Ĉinio "iras sur ĝusta vojo" kaj ĝiaj atingoj instigos aliajn landojn antaŭenigi reduktadon de malriĉeco.



    Nabil Zaki, proparolanto de egipta Nacia Progresema Sindikatisma Partio, diris, ke li kredas, ke pro ampleksa kaj profunda reformo de Ĉinio, malriĉec-reduktado fariĝos grava breĉo de Ĉinio por plibonigi popolan vivon, kaj samtempe la spertoj de Ĉinio havas mondan signifon. Multaj landoj esploras kaj lernas pri ĉinaj spertoj.


    Sumuya, esploristo el la brita Eksterlanda Disvolva Instituto, diris, ke malriĉec-reduktado en Ĉinio havas du avantaĝojn: la ekonomio konservas rapidan kreskon, kaj malriĉec-reduktado povas ricevi sufiĉe da investo; stabilas politika sistemo, kio utilas al daŭraj kaj stabilaj elfarado kaj plenumo de politikoj pri reduktado de malriĉeco. Ĉinaj atingoj en malriĉec-reduktado estas grandaj, kaj ĝiaj spertoj donas ekzemplon por aliaj landoj.


    Kusai Sandor, eksa hungara ambasadoro al Ĉinio kaj fakulo pri Ĉinio, diris, ke per forigo de absoluta malriĉeco antaŭ 2020, Ĉinio faros gigantan kontribuon al la celo de UN pri malriĉec-reduktado por daŭripova evoluigo atingota ĝis 2030.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments