El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis la sepa plena kunveno de la unua sesio de la 13a TPK

| 2018-03-21
Bookmark and Share


    La 13a Tutlanda Popola Kongreso (TPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio, okazigis la sepan plenan kunvenon de sia unua sesio lunde por decidi la novan konsiston de la Ŝtata Konsilantaro.



    La listo de kandidatoj, proponitaj de la ĉefministro Li Keqiang, por vicĉefministroj, ŝtataj konsilantoj, ministroj, prezidanto de la centra banko, ĝenerala kontrevizoro kaj ĝenerala sekretario de la Ŝtata Konsilantaro, estis submetita al voĉdono por aprobo. Han Zheng, Sun Chunlan, Hu Chunhua kaj Liu He estis elektitaj kiel vicĉefministroj; Wei Fenghe, Wang Yong, Wang Yi, Xiao Jie kaj Zhao Kezhi estis elektitaj kiel ŝtataj konsilantoj.




    Estis anoncitaj ankaŭ la nomumo de ĝenerala sekretario de la Ŝtata Konsilantaro, ministroj, direktoroj de komisionoj, prezidanto de la centra banko kaj ĝenerala kontrevizoro.


    Laŭ la koncernaj aranĝoj, la novelektitoj ĵuris sian lojalecon al la konstitucio.


(el ĈRI)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments