El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina ĉefministro respondis demandojn en la gazetara konferenco post fino de la unua sesio de la 13a TPK

| 2018-03-21
Bookmark and Share

    La 20an de marto en Pekino post fermo de la unua sesio de la 13a TPK, ĉina ĉefministro Li Keqiang respondis demandojn de ĵurnalistoj ĉinaj kaj alilandaj en la gazetara konferenco.


    Malfermo


    Li diris, ke Ĉinio malfermos sin pli larĝe al la ekstera mondo. 


    La ĉina ekonomio estas tiel integrita en la tutmonda ekonomio, ke fermiĝo de la pordoj blokos la propran vojon de Ĉinio.


    Merkata aliro


    Li diris, ke Ĉinio plu simpligos administradon kaj transdonos povon por plibonigi komercan medion kaj plu stimuli la merkatan viglecon. 


    La registaro reduktos je duono la tempon bezonatan por malfermi negocon en Ĉinio kaj reduktos je duono la tempon postulatan por ekzameni peticion de projekto. 



    Rimedoj estos prenitaj ankaŭ por havi elektronikan platformon sur la nacia nivelo por aliri al registaraj servoj per la reto kaj certigi, ke ajna postulo por diplomo, kiu havas neniun bazon en leĝoj kaj regularoj, estos forigita. 


    Li diris, ke danke al la klopodoj en la lastaj jaroj, Ĉinio evidente reduktis la tempon bezonatan por malfermi negocon, sed la procezo ankoraŭ daŭras ĉirkaŭ 22 tagojn por plenumi la procedurojn en la lando. Kompare, ĝi postulas malpli ol unu tagon en evoluintaj landoj.


    Paca disvolvado


    Li diris, ke Ĉinio strebos por paca disvolvado kaj neniam serĉos ekspansion. Estas misinterpreto rigardi la kunlaboron de Ĉinio kun aliaj landoj kaj ĝian helpon al subevoluintaj landoj kiel strategian ekspansion.


    Komerca medio


    Li diris, ke Ĉinio atribuos grandan gravecon al optimumigo de la komerca medio.


    Ĉinio vastigos merkatan aliron, antaŭenigos redukton de impostoj kaj kotizoj kaj faros konsiderinde grandan reformon.


    Dungado


    Li diris, ke dungado estas gravega afero por ĉiu familio, kaj diversnivelaj registaroj kaj funkciuloj devas meti dungadon en la koron kaj sur la dorson.


    Ĉi-jara registara laborraporto unuafoje metis senlaborecon registritan en urboj en atendatan celon por pli sufiĉe speguli situacion de dungado en urboj.


    Ĉi-jare estos efektive aldonitaj 15 milionoj ĝis 16 milionoj da laborpostenoj, kun la celo garantii dungiĝon de almenaŭ 11 milionoj da homoj. Pli alta celo estas krei 13 milionojn da postenoj. 


    Ĉi-jare Ĉinio kreos stabilajn laborŝancojn por kamparaj laborantoj.


    Protekto de proprieto


    Li diris, ke Ĉinio donas grandan atenton al protekto de proprieto.


    Tion li diris responde al demando, ke iuj posedantoj de privataj entreprenoj ne kuraĝas investi en Ĉinio pro maltrankvilo pri protekto de siaj posedaĵoj. Li substrekis, ke protekti proprieton estas fundamento de la protekto de la socialisma merkatekonomio kaj la produktivo. Li aldonis, ke Ĉinio prenis rimedojn por protekti laŭleĝan proprieton kaj plifortigi la protekton per leĝoj.


    Granda golfa regiono


    Li diris, ke la disvolva plano pri granda golfa regiono de Guangdong, Hongkongo kaj Makao estas redaktata kaj ĝi fariĝos mondnivela golfa regiono.


    Homoj el Hongkongo kaj Makao, kiuj vivas kaj laboras en Guangdong, ĝuos avantaĝojn en loĝado, edukado, trafiko kaj aliaj kampoj egale al la lokanoj.


    Financa risko


    Li diris, ke Ĉinio havas kapablon eviti sisteman financan riskon.


    La fundamento de la ĉina ekonomio estas solida, kaj la financa sistemo funkcias stabile. Ĉinio havas la kapablon antaŭgardi kaj eviti la sisteman financan riskon.


Redaktoro: Liu Zijia

(el ĈRI)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments