El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Mia sesjara loĝado en Pekino baldaŭ venos al fino

| 2018-03-28
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki



    En la unua artikolo de tiu ĉi rubriko, publikigita en la 12-a de aprilo 2012, mi skribis: "eble dum la restado (en Pekino ...) pro ĉiutaga interkultura kontakto eĉ mi mem trairos ŝanĝojn". Nu, fakte tiaj ŝanĝoj okazis al mi sed feliĉe mi almenaŭ ne spertis tian metamorfozon, ke en unu mateno vekiĝinte mi trovas min fariĝinta insekto. 


La membroj de la Esperanto-sekcio de El Popola Ĉinio en junio 2013, kiam mi komencis alkutimiĝi al la vivo en Pekino. Dum mia restado iuj foriris, aliaj venis al la sekcio.


    Mi travivis multe pli subtilan specon de metamorfozo. Antaŭ ses jaroj mi alvenis ĉi tien sen konatoj kaj sen radikoj, kaj nun mi trovas min enradikiĝinta en Pekino. Mi iel tiel parolas la ĉinan kaj, eĉ se iom supraĵe, scias kiel la ĉina socio funkcias. Mi ne plu estas gasto sed "unu el ili", kiu havas sian parton por kontribui al diversaj agadoj ĉu esperantaj aŭ ne. 


    Tion mi skribas samtempe kun ĝojo kaj malĝojo. Unuflanke mi ĝojas pro tio, ke mi gajnis geamikojn ĉi tie kaj verŝajne mia personeco, eĉ parto de mia kulturo subtile modifiĝis. Aliflanke mi malĝojas pro tio, ke tre baldaŭ venos fino al mia sesjara restado en Pekino. Mi reiros al Japanio por resti tie almenaŭ unu jaron aŭ simile. Nu, fakte kiam vi legas ĉi tiujn liniojn, mi ne plu estas en Ĉinio. Mi reflugis al mia lando en la 26-a de marto 2018.


    Eĉ kun birdoj mi parolus...


    La ĉi-foja restado en Pekino estis mia unua konstanta loĝado eksterlande. Nu, se mi ekhavis praktikajn problemojn, miaj gekolegoj de El Popola Ĉinio ĉiam afablis min helpi. Sed se temas pri psikologia problemo de soleco, ni devas diri, nur vi povas helpi vin mem. Se vi loĝas en via propra lando, vi estas en la reto de viaj geamikoj. Do vi jam aŭtomate sentas, ke vi estas parto de la socio vin ĉirkaŭanta. Eksterlandano ekloĝinta en alia lando kutime ne disponas pri tia amikaro, kaj li aŭ ŝi estas kvazaŭ izolita insuleto en vastega oceano. 


    Komence ankaŭ mi ja sentis min soleca. Mi preskaŭ ne povis paroli la ĉinan. Fakte dudek kelkajn jarojn (!) antaŭ mia alveno ĉi tien en 2012 mi iom lernis la lingvon, sed eĉ siatempe tute ne sukcesis ĝin ellerni, kaj intertempe multon forgesis. Nu, esperantisteco ja helpis min, tamen mi devas diri, ke komence mi ja estis en granda soleco. Mi foje serioze pensis, kiel estus bone se mi povus babili kun la birdoj, kiuj verŝajne ne konas tian lingvan malsamecon kian ni, la homoj, konas. 


    Mi volis fariĝi iu, kiun oni bezonas


    Do kion fari? Mi memoras, ke mi ne agis kun iu konkreta plano sed nur intuicie. Duonjaron post la alveno ĉi tien mi komencis senti, ke eble indas instrui Esperanton. Mi instinkte sentis, ke tiuj kiuj lernas la lingvon de mi certe sentas bezonon je mia ekzisto. Retrospekive mi nun volas aldoni, ke por forigi solecon necesis ne nur ricevi helpon sed doni ĝin. Nun mi ne nepre estas kontenta pri la rezulto atingita de mia instruado. Nu, unuflanke mia ambicio en la komenco estis tro granda (mi ne skribu kian ambicion mi havis, vi eble ridus mian megalomanion...) kaj aliflanke, mi timas ke mi ne nepre estis tre bona instruisto: ne trejnita, senpacienca kaj kaprica... Sed eble mi devus esti kontenta, ke mi almenaŭ produktis kelkajn esperantistojn, kiuj verŝajne restos fidelaj al la lingvo.


Mi ne nur instruis la lingvon en klasĉambro, sed ankaŭ en kafejo...


    Mi partoprenis diversajn Esperanto-aranĝojn ne nur en Pekino sed en diversaj partoj de Ĉinio. Sed simpla partopreno kiel eksterlanda gasto certe ne estas granda kontribuo. Verŝajne mia rolo estis sufiĉe grava, kiam mi spontanee helpis al la organizado de la 32-a Komuna Seminario de Orientaziaj Junularoj, kiu okazis en Pekino en decembro 2012, kaj al tiu de la 8-a Azia Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Quangzhou en novembro 2016. 


    Havi saman hobion kun aliaj


    Kiam mi decidis veni al Ĉinio, kelkaj miaj eksaj koleginoj japanaj, kiuj studis eksterlande (sed ne en Ĉinio), admonis ke mi prefere ne tro ofte estu kun japanoj. Sed en la komenco preskaŭ ne eblis eĉ tion provi ĉar fakte El Popola Ĉinio lokiĝas en la okcidenta parto de Pekino, kaj la regiono, kie estas multe da eksterlandanoj inkluzive de japanoj, estas en la orienta. Do kvazaŭ nature dum la unuaj jaroj mi ne konatiĝis kun multe da samlandanoj. Nur post novembro 2016 mi komencis regule viziti la orientan parton de la urbo por lerni ludadon de ukulelo. Rezulte mi konatiĝis kun pli da japanoj en Pekino, kaj partoprenis en pli da aranĝoj por ili. 


Adiaŭa festeno por mi kaj mia alia kunlernanto de ukulelo 


    Iuj ĉinoj miris pri tio, ke mi regule veturas per metroo dum unu horo por atingi la orientan parton por lerni ukulelon kaj poste kunmanĝi kun la instruistino kaj aliaj kunlernantoj. Sed por mi tio estis okazoj por renkontiĝi kun samlandanoj, kiuj cetere dividas la saman hobion: ludi ukulelon. Mi miras pri la klarvido de iu el miaj geamikoj, kiu jam komence de mia restado rekomendis al mi aparteni al iu hobia klubo. Sed mi bezonis kvar jarojn por fari tion. Eble ankaŭ tio havis bonan flankon ĉar mi povis dume klopodi konatiĝi kun ĉinoj.


    Motivoj por eventuale reveni al Ĉinio


    Nun, kiam mi sufiĉe enradikiĝis en Pekino, mi tamen elektis forlasi la urbon. Kial? Ĉar unuflanke mi trovas, ke eble utilos kvalifikiĝi kiel instruisto de la japana lingvo por mia estonta, se dirite iom snobe, mondvagabonda vivo. Ne nur unu fojon mi estis petita en Ĉinio instrui la japanan lingvon, kaj ne sciis kion fari. Aliflanke mi volas havi iom da libera tempo por revizii mian manuskripton de libro en la japana lingvo por proponi ĝin al eldonejo. 


    Sed mi volas estonte reveni al Ĉinio. Unu grava kialo estas, ke mi ne volas forgesi la ĉinan lingvon. Antaŭ ses jaroj aŭdinte mian planon eklabori en Pekino kelkaj japanaj geamikoj diris al mi, ke la laboro en Ĉinio povus malfermi al mi novan perspektivon. Tiam mi ne komprenis ilin. Kontraŭe mi eĉ timis pri la eventuala risko de mia aŭdaco veni al la lando. Nun mi mem plene komprenas iliajn eldirojn. Ĉinio ja estas lando de ŝancoj.


Komua foto post la adiaŭa festeno okazigita de la Esperanto-sekcio de El Popola Ĉinio


Post la adiaŭa festeno okazigita de la Pekina Esperanto-Asocio


    Laste sed ne balaste mi jam havas reton da geamikoj en Ĉinio ĝenerale kaj Pekino specife. La lando ne plu estas lando fremda por mi, ĝi ja estas loko por reveni. Jen simpla sed certe tre grava kialo por reveni al Ĉinio. Do en la fino de tiu ĉi artikolo mi volas diri: ĝis baldaŭ, Ĉinio; ĝis baldaŭ, Pekino!

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments