El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping interparolis kun Kim Jong Un

| 2018-03-29
Bookmark and Share


    De la 25a ĝis la 28a de marto, invitite de ĉina prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) Xi Jinping, prezidanto de la Korea Laborista Partio, prezidanto de la Ŝtata Komitato de la Korea Demokratia Popola Respubliko Kim Jong Un faris neoficialan viziton al Ĉinio.


    Dum la vizito, Xi interparolis kun Kim en la Granda Popola Halo en Pekino. Ĉina ĉefministro Li Keqiang, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ Wang Huning kaj vicprezidanto Wang Qishan ĉeestis rilatajn aranĝojn.


    En la interparolo, Xi esprimis varman bonvenon al Kim por lia unua vizito al Ĉinio kaj diris, ke la vizito havas gravegan signifon kaj sufiĉe reflektas grandan atenton de Kim kaj la Korea Laborista Partio al la rilatoj kun Ĉinio.


    Kim diris, ke lia vizito celas renkontiĝi kun ĉinaj gvidantoj, fortigi strategian komunikadon kaj profundigi tradician amikecon.  


    La du flankoj informis unu la alian pri la interna situacio de la du landoj kaj interŝanĝis opiniojn pri la internacia situacio kaj la Korea Duoninsulo.


(el ĈRI)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments