El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Pekino ekspozicio pri Rusaj Sonorilaj Turoj

| 2018-03-29
Bookmark and Share


    La 28an de marto inaŭguriĝis Bilda Ekspozicio pri Rusaj Sonorilaj Turoj en la antikva templo Dazhongsi (Grandsonorila Templo), Muzeo pri Antikvaj Sonoriloj, en Pekino. La evento estas subtenata de Pekina Buroo pri Antikvaĵoj kaj Ŝtata Muzeo pri la Historio de Sankt-Peterburgo, Rusio. 



    Al la inaŭguro ĉeestis dekkelkaj amaskomunikiloj, inkluzive de El Popola Ĉinio, ĉar unu el la organizantoj, sinjoro Jo Haazen, estas esperantisto. Li venis al Pekino kiel fakulo de la Rusa Muzeo pri Sonoriloj kaj Koncernaj Konstruaĵoj de Ĉinio kaj Eŭropo.



    Sinjoro Haazen faris mallongan salutparolon Esperante. Li diris, ke tiu ĉi ekspozicio montras la amikecajn rilatojn specife inter Rusio kaj Ĉinio, kaj ankaŭ inter Ĉinio kaj Belgio. En la parolo, li substrekis pri la diversaj signifoj de sonoriloj kaj turoj en la vivo de ordinarulo kaj rusa socio. Li ankaŭ menciis la longan historion de sonorilaj turoj en Belgio kaj aliaj eŭropaj landoj. 



    Sume 39 fotoj estas eksponataj en la ekspozicio. Ili montras historian procezon, kulturon de sonoriloj kaj ŝanĝiĝon de turoj en Rusio. La ekspozicio celas klarigi al spektantoj la diferencojn kaj similaĵojn de antikvaj sonoriloj inter la kulturoj orienta kaj okcidenta.


    La ekspozicio daŭros ĝis la 20-a de majo 2018.



    Sinjoro Jo Haazen naskiĝis en Antverpeno la 24-an de decembro 1944. Li estas flandra muzikisto kaj fama kariljonisto. Li eklernis Esperanton kiam li estis 19-jara, kaj daŭre strebas por praktikigo, diskonigo kaj instruado de la lingvo. Li partoprenos E-renkontiĝojn en Ĉinio, kaj EPĈ faros sekvajn raportojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng, Kang Caiqi (fotoj)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments