Malpli konataj trezoroj de Pekino I: Dongyue-Templo

| 2018-03-30
Bookmark and Share

    Pekino havas la mondan rekordon pri kvanto da mondaj heredaĵoj de UNESKO, sed la kvanto de mirindaĵoj en ĝi estas multe pli granda ol tio: grandega estas la listo de antikvaĵoj protektataj de Ĉinio aŭ de la loka registaro. Krome, en Pekino ankaŭ abundas muzeoj pri multego da temoj, ekde rozoj kaj akvomelonoj ĝis sciencoj, artoj kaj antikvaĵoj.


La bela enirejo al la korto de Dongyue-templo


    Delonge mi aŭdas pri la Kultura Palaco de Laboraj Popoloj, apud la Malpermesita Urbo, kiu ricevas malmultajn vizitantojn sed estas same bela kiel sia najbaro. Proksime al mia hejmo troviĝas la Templo de Imperiestroj de Sinsekvaj Dinastioj, kiun mi vizitis pasintjare kaj konstatis, ke ankaŭ ĝi estas bona alternativo al kelkaj famaj kaj homplenaj turismejoj de Pekino, kaj preskaŭ apud ĝi estas la antikva Templo de la Blanka Pagodo (Baitasi), kiun mi diversfoje preterpasis kun scivolemo, sed ankoraŭ ne vizitis.


Ponto ligas la enirejon al la altaro en la centro de la ĉefa korto de Dongyue-templo. Incenso bruliĝas antaŭ la altaro.


    Lastatempe mi sentas min tre interesata pri tiuj malpli famaj turismejoj de Pekino, kie oni povas trankvile promeni, lerni pri kulturo de Ĉinio, amuziĝi kaj ripozi. Antaŭ ne longe mi vizitis du el tiuj lokoj, kiujn mi planis viziti jam de longa tempo: Dongyue-Templo kaj la Kvinpagoda Templo.


    Dongyue-Templo, ankaŭ konata kiel Nacia Muzeo de Popolaj Kutimoj, estas antikva taoisma templo en orienta Pekino. Mi decidis iri tien per biciklo post mia tagmanĝo. Estis bela bluĉiela sabato kun tiu agrabla vetero de la komenco de printempo, kaj mi atingis la templon post ĉirkaŭ unu horo da biciklado. Alvenonta mi sentis min survoje al malĝusta loko, ĉar mi estis ĉirkaŭita de tiom da modernaj konstruaĵoj, ke ne eblis kredi ke tie troviĝas anktiva templo, sed ja subite aperis ĝia ruĝa muro antaŭ miaj okuloj. La templo troviĝas oriente de la metrostacio Chaoyangmen.


Tiu arbo, konata kiel "Shou Huai" aŭ "Fu Shu", estas pli antikva ol la templo ĉirkaŭ ĝi.


    Post trapasi la du unuajn pordojn mi troviĝos en granda korto. Maldekstre estis antikva arbo, kiu supozeble havas pli ol 800 jarojn, kaj laŭ popola kredo ĝi povas doni al bonŝancon kaj longan vivon al homoj. Centre, trairante la korton, estas ponto kiu iras rekte al la centra konstruaĵo, kie troviĝas altaro. Antaŭ la altaro troviĝas incensbruligejo, kaj mi surprize konstatis ke la templo estas ankoraŭ funkcianta: tie troviĝas sacerdotoj kaj homoj venas por preĝi kaj bruligi incenson. Ambaŭflanke de la ponto estas aro da tabuloj kun skribaĵoj kiuj registras gravan eventojn en la historio de la templo. Kutime tabulo troviĝas sur karapaso de testuda statuo.



    Sed la plej interesa afero estas la konstruaĵo ĉirkaŭ la korto: granda koridoro kun aro da ĉambretoj, unu apud alia. Ĉiu ĉambreto reprezentas departamenton de kompleksa sistemo pri regado de la mondo. La statuoj reprezentas homojn, bestojn, senmortulojn, demonojn kaj aliajn estaĵojn. Vidante ilin mi komprenis la nomon de la muzeo: ja multego da popolaj kredoj kaj tradicioj estas reprezentataj per tiuj statuoj, kiuj montras rekompencojn al bonuloj, punojn al malbonuloj, zorgon pri renovigo de vivestaĵoj sur nia planedo, homajn timojn kaj suferojn. Dum mia ĉirkaŭirado por rigardi ĉiujn ĉambrojn mi vidis kelkajn homojn kun bruliĝanta incenso surmane kapklinante antaŭ ĉiu departamento dum iom da tempo.


    En tiu epoko, iom post la dua post-tagmeze, la loko estis preskaŭ dezerta, tamen post la tria subite alvenis pluraj busoj kun ĉinaj turistoj, do vizitanto kiu komprenas la ĉinan povas profiti la okazon kaj akompani la grupon por pli detale lerni pri la loko, sed ĉe la enirejo de la templo eblas dungi profesia ĉinlingva ĉiĉerono, mi tamen ne certas ĉu eblas trovi ĉiĉeronon kun bona kapablo en fremda lingvo. Anglalingvaj klarigoj troviĝas ĉe preskaŭ ĉiuj eksponaĵoj.


Antikvaj drakaj tegmentaj ornamaĵoj eksponataj en Dongyue-templo.


    Mi ankaŭ vizitis plurajn altarojn ene de konstruaĵoj, kaj en la malantaŭa parto de la templo, malantaŭ la kortego, estas alia korto ĉirkaŭita de ĉambroj (vizitindaj!) kun eksponaĵoj kaj klarigoj pri taoismo kaj ĉinaj popolaj kutimoj. Mi aparte rekomendas la ekspozicion pri antikvaj vestaĵoj de taoistoj. La vizito estis agrabla kaj interesa, kaj mi restis tie dum pli ol du horoj por detale kaj trankvile viziti la tutan ejon kaj legi la klarigojn.



Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments