Malpli konataj trezoroj de Pekino II: Kvinpagoda Templo

| 2018-04-02
Bookmark and Share

    La Kvinpagoda Templo (Wutasi) estis mia celloko en la sekva tago. Ĝi troviĝas tre proksime al mia hejmo, pli precize antaŭ la norda pordego de la zoologia ĝardeno, kies ĉefa enirejo estas en la sudo, do la loko estas kaŝita kaj malmulte konata. La strato al Wutasi estas trankvila, mallarĝa kaj akompanas riveron sur kiu antaŭe navegis imperiestroj survoje al Somera Palaco kaj aliaj ejoj en Pekino. Mi tie biciklis kelkfoje antaŭe, kaj ankaŭ boatumis unufoje pasintjare.



    La plej proksima metrostacio estas tiu ĉe la Nacia Biblioteko, kies elirejo estas apud larĝa kaj bruema avenuo ĉirkaŭita de altaj konstruaĵoj. Piediru tra la strateto ĉe la rivero kaj vi baldaŭ troviĝos en trankvila loko, aŭskultante kantojn de birdoj. Tie vi vidos enirejon al tiu antikva templo kaj surpriziĝos pri la ŝanĝoj de la urba pejzaĝo de Pekino, kun belaj surprizoj kaŝitaj ĉie, kaj Wutasi estas unu el tiuj belaj surprizoj.


    En tiu antikva budhisma templo ankaŭ funkcias Muzeo pri Ŝton-ĉizado, kiu rakontas pri la historio de tiu tekniko kaj la uzo de ŝton-ĉizado en la historio de la homaro. La estigo de la muzeo tie ne estas hazarda: tie abundas belaj skulptaĵoj sur ŝtono, kiel la budhoj kiuj ornamas la muron de la centra altaro, sur kiu troviĝas la kvin pagodoj kiuj nomas la templon. En Ĉinio estas multego da antikvaĵoj skulptitaj sur ŝtono, sekve oni kunportis al tiu muzeo pliajn valorajn objektojn el malsamaj lokoj de Ĉinio kaj tie ili restas prezervataj. La eksponaĵoj estis organizitaj laŭ temo kaj epoko en diversaj partoj de la muzeo.


    En la granda korto de la templo estas multaj steleoj kun skribaĵoj, en la ĉina kaj aliaj lingvoj (ŝajne la mongola, la tibeta kaj la manĉura), similaj al tiuj troveblaj en Dongyuan-templo, kaj mi dekomence supozis ke ili havas la saman celon, sed fakte ekzistas tri malsamaj tipoj de steleoj eksponataj tie: tiuj originale metitaj en la templo por rakonti ĝian historion, samkiel tiuj troveblaj en Dongyuan-templo, aliaj kunportitaj tien el aliaj lokoj por esti tie eksponataj, kaj jezuita tombejo apud la ĉefa altaro.


Tomboj de francaj jezuitoj apud la kvin pagodoj


    Irante inter la tomboj de jezuitoj mi konstatis, ke ili ĉiuj estas francoj kaj vivis en Pekino en la 18-a jarcento. Pasintjare mi verkis pri Zhalan-tombejo, kie troviĝas postrestaĵoj de la unuaj jezuitoj venintaj el Pekino, inter ili la famaj Matteo Ricci, Ferdinand Verbiest kaj Adam Schall von Bell, kiuj estis altranguloj en imperiestra kortego. En Zhalan-tombejo troviĝas tomboj de pastroj el pluraj landoj, kaj cetere portugaloj, italoj, germanoj kaj ĉinoj el Makao estas la plejmulto da ili, dum en Wutasi estas entombigitaj nur francoj. Mi ne sukcesis trovi informojn pri tio, ĉu en iu momento francoj estis la plejmulto de la jezuitoj en Ĉinio, aŭ ĉu estis iu regulo pri apartigi laŭ nacieco la jezuitajn tombejojn. Samkiel en Zhalan-tombejo, la epitafoj sur tomboj de jezuitoj estas skribitaj dulingve: en la ĉina kaj la latina.


    Ĉe la alia flanko de la korto troviĝas 28 epitafoj kaj ornamaĵoj el tomboj de generaloj, eŭnukoj kaj aliaj homoj. En antikva Ĉinio, ŝtonaj ĉizaĵoj estis uzataj por esprimi socian rangon kaj prestiĝon de la forpasinto. Pro tio sur la tombo estis ŝtonaj statuoj kaj epitafoj. Ene de altrangula tombo troviĝas ŝtona trono kaj aliaj objektoj por uzo de la mortinto, dum ŝtonaj tabloj por oferado povas troviĝi en la tombo aŭ sur ĝi.


Parto de la kolekto de tombaj ŝtonaĵoj: statuoj de militistoj, bestoj, ornamaĵoj kaj tablo por oferado


    Apud la tombaj ŝtonaĵoj troviĝas kolekto de templaj steleoj. Kaj estas ankoraŭ aliaj kolekto de steleoj el tomboj kaj temploj, du aliaj kolektoj de steleoj kaj kolekto de kaligrafiaĵoj skulptitaj sur ŝtonoj. Krom tiu vasta liberaera ekspozicio, estas ankoraŭ pluraj ĉambroj kun eksponaĵoj aranĝitaj por klarigi pri la evoluo de ŝtonĉizado kaj la diverseco de ĝia socia uzo. La plej antikvaj eksponaĵoj tie estas antikvaj ŝtonaj iloj trovitaj en la regiono kie estis elfositaj la restaĵoj de la Pekina Homo, la plej antikva specimeno de Homo erectus jam trovita. Homoj komencis ĉizi ŝtonojn por fari ilojn kaj tiel faciligi ĉiutagan laboron. Post longa tempo ekaperis ŝtonaj objektoj por ornami la korpon aŭ elmontri la lertecon de la ĉizisto, kaj ekde tiam la tekniko ricevas sociajn kaj artajn rolojn.


    Aparte abundaj estas la kolektoj de ŝtonaj statuoj, inter ili multaj budhaj statuoj el malsamaj epokoj, kaj kaligrafiaĵoj en malsamaj stiloj. Oni ankaŭ lernas pri tekniko kiu poste evoluis al stampado, kaj vizitantoj povas provi ĝin per papereto kaj krajono provizitaj de la muzeo: oni metas la paperon sur ĉizita ŝtono kaj ĝin pentras per la krajono. La rezulto estas perfekta imitaĵo de la bildo gravurita sur la ŝtono.


    Multaj turistoj en Pekino iras al la zoologia ĝardeno por vidi la pandojn, sed ne havas ideon pri tiu trezoro tiom proksime. Eblas facile kunigi tiujn vizitojn, kaj tio estas farinda, ĉar en tiu malpli konata muzeo oni multe lernas pri ĉinaj artoj kaj tradicioj.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments