El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj: Ĉinio estas grava kolono de tutmonda administrado

| 2018-04-09
Bookmark and Share


    Antaŭ la vojaĝo al Ĉinio por viziti kaj ĉeesti la jaran kunvenon de Boao-Forumo 2018, António Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, diris en intervjuo al ĉefaj ĉinaj amaskomunikiloj en Unuiĝintaj Nacioj, ke pro la 40-jara efektivigo de reformo kaj pordomalfermo, Ĉinio akiris grandajn atingojn kaj ludas pli kaj pli gravan rolon en regado de la tuta mondo. Ĉinio jam fariĝis grava kolono de tutmonda administrado. 


    Guterres diris, ke la ĉeftemo de ĉi-jara Boao-Forumo por Azio estas "malferma kaj novigema Azio por pli prospera mondo". Tio montras, ke la forumo ne nur estas por disvolviĝo de Azio, sed ankaŭ por tiu de la tuta mondo. 


    Guterres rimarkis, ke Ĉinio ludas gravan rolon kaj en sud-suda kunlaboro kaj en antaŭenigo de la realigo de la celo de Unuiĝintaj Nacioj pri daŭripova evoluigo en 2030. La iniciato "La Zono kaj Vojo" havas gravan signifon ne nur por evoluantaj landoj, sed ankaŭ por ekonomiaj disvolviĝo kaj kunlaboro de la tuta mondo. 


    Laŭ Guterres, protektismo ne povas solvi problemojn de la monda ekonomio. Li subtenas tutmondiĝon kaj multflankan komercan sistemon. "Tutmondaj problemoj postulas tutmondajn solvojn, dum tutmondaj solvoj nur povas esti efektivigitaj per multflanka agado", li diris.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments