El Popola Ĉinio>头条新闻>

Boao-rakontoj, miaj rakontoj

| 2018-04-10
Bookmark and Share

    De la fondiĝo de Boao-Forumo por Azio, en 2001, ĝis nun, ĉeestantoj de ĉiuj jaraj kunvenoj venis el preskaŭ 80 landoj kaj regionoj en ses kontinentoj, inkluzive de nunaj kaj eksaj ŝtatgvidantoj kaj registaraj estroj de ĉirkaŭ 60 landoj.


    Long Yongtu: Boao-sigelo



    Boao-Forumo por Azio estis fondita en februaro 2001, kaj ĝia unua kunveno okazis en 2002. En 16 jaraj kunvenoj, Long Yongtu, kiel ĝenerala sekretario, okfoje prezidis la kunvenojn.


    La forumo estis fondita en la epoko, kiam Ĉinio aliĝis al la Monda Komerca Organizo. "Post aliĝo de Ĉinio al la Monda Komerca Organizo, mi vidis la evidentan ŝanĝon, ke diversaj aziaj landoj komencis serĉi kungajnojn, kaj la komencaj jaraj kunvenoj de la forumo temis pri kungajno de Azio."


    Yasuo Fukuda: kontribuo de saĝo por bela estonteco



    "En aprilo 2010 mi estis honore elektita kiel prezidanto de la direkcio de Boao-Forumo por Azio. Ok jaroj pasis. Mi povas fiere diri, ke mi estas la homo, kiu plej bone konas la forumon en Japanio, eĉ en la mondo," diris Yasuo Fukuda, eksa prezidanto de la direkcio de la forumo kaj eksa japana ĉefministro.


    Li diris, ke Azio estas regiono, kies ekonomio rapide disvolviĝas kaj la vivo de ĝiaj popolanoj senĉese pliboniĝas. Ĝia disvolva rapido multe superis tiun de aliaj regionoj de la mondo, kaj eĉ multe superis tiun en ĉiu ajn tempo en la historio de Azio. Alfronte la disvolvan staton, politikistoj, komercistoj kaj erudiciuloj el ĉiuj aziaj landoj nepre devas kolektiĝi ĉiujare kaj diskuti por krei pli belan estontecon.


    Fidel Valdez Ramos: Boao estas miniaturo de disvolvo de Ĉinio


    "Mi estis prezidanto de la forumo por naŭ jaroj. Estas mia individua gloro kaj ankaŭ gloro de Filipinoj, ke mi prezidis tiun internacian organizon kun grava influo," diris Fidel Valdez Ramos, unu el la fondintoj de la forumo kaj eksa prezidento de Filipinoj.


    "Mi memoras, ke en la komenco Boao estis sovaĝa loko. Sub la subteno de Ĉinio, hoteloj kaj konferenc-ekspoziciaj centroj estis rapide finkonstruitaj," diris Ramos. "Grandaj ŝanĝoj okazis en Boao, kaj la forumo jam fariĝis unu el la plej gravaj forumoj por diskutoj pri ekonomia disvolvo en Azi-Pacifiko kaj la mondo. Boao estas miniaturo de disvolvo de Ĉinio."


    Leslie Maasdorp: ĉeesto de la forumo por aŭskulti aziajn spertojn



    Leslie Maasdorp, vicprezidanto kaj ĉefa financisto de Nova Disvolva Banko de BRICS-landoj, diris, ke antaŭ pli ol dek jaroj li aŭdis pri la forumo, kaj forte deziris ĉeesti ĝin. Ekde 2015 li ĉeestas la kunvenon ĉiujare.


   Li diris: "Ĉi-jare mia prelego temas pri kiel pli bone liveri financan subtenon al konstruado de 'La Zono kaj Vojo' kaj pri disvolvo de financa sistemo de evoluantaj landoj. Ili estas temoj multe atentataj de aziaj kaj evoluantaj landoj. Mi ankaŭ esperas serĉi pli da kunlaboraj ŝancoj por la nova disvolva banko kaj liveri pli da helpoj al la landoj, kiuj bezonas helpojn."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments