El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fukuda Yasuo: Boao-Forumo estas okazo por kune diskuti la estontecon de Azio

| 2018-04-12
Bookmark and Share


    La 8-an de aprilo malfermiĝis la jara kunveno de Boao-Forumo por Azio 2018. Fukuda Yasuo, eksa prezidanto de la direkcio de Boao-Forumo por Azio kaj eks-ĉefministro de Japanio, diris: "La forumo okazis en la epoko, kiam Ĉinio ludas pli kaj pli gravan rolon en la tuta mondo kaj internacia komunumo. En la forumo kolektiĝis aktivuloj el la mondo, kaj ĝi estas bonega ŝanco por prezenti la "malferman Azion". Ĉinio estas la plej atentata azia lando, kies evolu-tendenco estas la fokuso de la mondo."


    Fukuda diris ankaŭ, ke en la 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, ĉina prezidanto Xi Jinping proponis konstrui "novan internacian rilaton en la nova epoko", kiu estas konsistigita el la baza ideo "Homara Komunumo de Komuna Estonteco". La konkreta efektivigo de la  iniciato "La Zono kaj Vojo" proponita de Ĉinio estas diskutata en multaj landoj, kaj la bazo de realigo de "La Zono kaj Vojo" ĝuste estas "Homara Komunumo de Komuna Estonteco". Laŭ li, sen tiu ideo, la iniciato ne povas esti efektivigita. 


    Li aldonis, ke la realigo de la iniciato "La Zono kaj Vojo" ne estas facila. Tamen, en la estonteco la pozicio de Ĉinio pri diplomatio kaj internacia komunumo, kaj ankaŭ la ĉina starpunkto povos esti klare prezentitaj, per ĝiaj pensoj kaj agadoj por realigi la iniciaton. Ĉi-rilate, tiu ĉi jaro estos jaro plena de grandaj defioj por Ĉinio. Sekve, kun ĉi tiu okazo, Ĉinio povas prezenti sian planon al siaj tutmondaj gastoj en Boao, kaj tio estas la graveco de ĉi-foja forumo. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments