Kelkaj konsideroj pri la parolado de Xi Jinping en la malfermo de Boao-Forumo 2018

| 2018-04-13
Bookmark and Share

    Inter la 8-a kaj 11-a de aprilo okazis en la urbo Boao, en la ĉina provinco Hainan, la ĉi jara Boao Forumo por Azio. Multaj ŝtatestroj kaj gvidantoj de aziaj landoj partoprenis en ĝi, kaj ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon, kiu iom klarigas pri la strategio de Ĉinio kaj ĝiaj rilatoj kun aliaj landoj.



    plifortigi protektadon al Intelekta Proprieto


    Grava punkto estas lia anonco pri tio, ke Ĉinio plifortigos protektadon al intelekta proprieto. Xi klarigis ke tion postulas kaj fremdaj kaj ĉinaj firmaoj, Ĉinio subtenas teknikan interŝanĝon inter diverslandaj firmaoj kaj protektos la rajtojn de fremdaj firmaoj en Ĉinio. Li esperas ke aliaj landoj same klopodu por protekti la rajtojn de ĉinaj firmaoj eksterlande.


    Plendoj pri malobservo de intelekta proprieto fare de ĉinaj firmaoj estis oftaj en eksterlando dum longa tempo, tamen la vero estas ke grandparte tio okazis ne pro kulpo de Ĉinio, sed pro miskompreno de fremdaj organizoj pri la tiamaj ĉinaj leĝoj pri intelekta proprieto. Ekzemple, por validigi en Ĉinio intelektan proprieton registritan en eksterlando oni devis tion postuli ĉe ĉina registaro, sed multaj firmaoj ne atentis pri tio. Kiam Ĉinio fariĝis membrolando de Internacia Komerca Organizaĵo, en la sama epoko de la fondiĝo de Boao-Forumo, Ĉinio pli forte integriĝis en tutmonda ekonomio, sukcesis pli bone kompreni ĝian logikon kaj sekve perfektigi siajn normojn surbaze de tiuj internacie uzataj. Nuntempe ĉinaj firmaoj estas la ĉefaj interesatoj en protekto de intelekta proprieto, ĉar ĉina industrio fokusas en alt-teknikaj produktoj.


    La klopodoj de Ĉinio pri protekto de intelekta proprieto ligiĝas al alia grava temo: liberkomerco. Prezidanto Xi Jinping anoncis, ke Ĉinio malaltigos impostojn pri importado de multaj produktoj por instigi kreskon de importado. En epoko de kreskado de protektismo, kun multaj landoj provante redukti importadon por ke ili ne konkuru kun lokaj firmaoj, Ĉinio insistas en la malo: malfermas sian merkaton al fremdaj firmaoj. Tio estas saĝa elekto, ĉar en fermita merkato firmao havas por si la merkaton de sia hejmlando, dum en malfermita merkato ĝi povas vendi siajn produktojn en la tuta mondo. Tio estas bona afero ankaŭ por konsumantoj, kiuj havos pliajn elekteblojn.



    La Zono kaj Vojo havas grandan potencialon


    La Zono kaj Vojo estas iniciato de Ĉinio por plifortigi siajn rilatojn, ne nur komercajn, kun aliaj landoj. Xi substrekis ke ĝi estis pensita de Ĉinio, sed el ĝi profitos la tuta mondo. La Zono kaj Vojo estas io nova, sekve estas nature ke ĝi entenu novan starpunkton pri kunlaboro, sendepende de geopolitikaj konsideroj. Pro sia malfermiteco, La Zono kaj Vojo havas grandan potencialon.


    Antaŭ kelkaj semajnoj mi malgaje ricevis la informon, ke pro rekomendo de la brazila Ministerio pri Edukado, Universitato de San-Paŭlo fermos sian doktoriĝan programon pri Rusaj Lingvo kaj Kulturo. Tiu programo kontribuis por alproksimigi ambaŭ popolojn kaj el ĝi venis la plej elstaraj brazilaj fakuloj pri Rusio kaj la plej bonaj brazilaj tradukistoj el la Rusa. Per tiu programo multaj klasikaĵoj de rusa literaturo estis tradukitaj kaj publikigitaj en Brazilo. Dume ĉinaj universitatoj kreas novajn kursojn kaj postdiplomajn programojn pri fremdaj lingvoj kaj kulturoj lige al La Zono kaj Vojo. Ĉinio certe multe profitos el tiu iniciato, kiu kontribuas por alproksimigi la landojn de la mondo en spirito de paca kunlaboro kaj komuna profito.


    Homara Komunumo de Komuna Estonteco kaj internacia kunlaboro


    Xi Jinping insistas en la ideo, ke plifortigo de rilatoj inter landoj estas pli bone ol izoliĝo. Tio kontraŭas la nunan protektisman tendencon de kelkaj landoj kaj donas al ni esperojn pri la konstruado de homara komunumo de komuna estonteco, kiu nur povas efektiviĝi per fortigo de kunlaboroj. Problemoj kiel poluado, tutmonda varmiĝo kaj forigo de malriĉeco ne estas solveblaj sen internacia kunlaboro. Komercaj kaj financaj kunlaboroj ankaŭ estas natura tendenco, ĉar en epoko de alt-tekniko ĉiu lando produktas unikajn aparatojn, kun tre specifaj ecoj: brazila ĉemizo povas esti egala al ĉina ĉemizo, sed ĉu brazila aviadilo estas egala al ĉina aviadilo?


    Plie, plifortigo de internaciaj kulturaj interŝanĝoj estas nepra afero por tutmonda interkompreno, kaj mi ĝojas konstati ke Ĉinio donas specialan atenton pri tio, ne nur per la novaj universitataj kursoj supre menciitaj, sed ankaŭ per pluraj aliaj projektoj ligitaj al La Zono kaj Vojo, kiel la Internacia Turismofestivalo de la Mara Silka Vojo, kiu ĉiujare okazas en Fujian-provinco kaj pri kiu mi detale verkis antaŭe, kaj la Internacia Muzikfestivalo La Zono kaj Vojo, kiu nun okazas en la urbo Shenzhen, en Guangdong-provinco, pri kiu mi baldaŭ aperigos apartan artikolon. Tiuj du festivaloj estas mirindaj ekzemploj pri plifortigo de kulturaj interŝanĝoj, nepre bezonataj por la konstruado de homara komunumo de komuna estonteco. 



    “Celante la estontecon, ni devas trakti unuj la aliajn surbaze de respekto kaj egaleco”, deklaris Xi Jinping dum sia parolado. Li substrekis, ke la homaro bezonas debati tutmondajn temojn, kundividi respondecojn kaj kunlabori surbaze de komuna profito, inkluzivigo kaj harmonio, kaj samtempe respekti la naturon kaj ami nian planedon.

    Lia mencio pri harmonio memorigis min pri samideano Josef Haazen, kiu antaŭ ne longe vizitis Pekinon kaj parolis ĝuste pri tio dum babilado kun esperantistoj: harmonio estas grava valoro, kiun ni ĉiuj devas observi en ĉiutaga vivo, kaj ĉinoj ŝajne donas al ĝi pli grandan atenton ol okcidentanoj. Ĉu eblas kunekzisto sen harmonio? Ŝajnas al mi ke ne, kaj por krei pli harmonian mondon estas necese unuigi la homaron. Kaj por unuigi la homaron estas ununura vojo: internacia kunlaboro.


Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments