El Popola Ĉinio>头条新闻>

La dua volumo de plurlingva libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio lanĉita en Londono

| 2018-04-13
Bookmark and Share

    En la 11a de aprilo, en Londono okazis la ceremonio pri lanĉo de la dua volumo de la plurlingva libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio, organizita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj Ĉina Ambasadorejo en Londono. 


    Brita princo Andrew, duko de Jorko, kaj Jiang Jianguo, vicministro de Departemento pri Informado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, rivelis la novan libron. La ceremonion ĉeestis pli ol 300 gastoj, inter kiuj estas Felipe González Márquez, eks-ĉefministro de Hispanio, kaj Mario Monti, eks-ĉefministro de Italio.


    Princo Andrew diris, ke tiu libro "inspiros pli da homoj, kaj sciigos ilin, kion Ĉinio pensas, kien ĝi iras". Li diris, "Mi mem volas koni Ĉinion dum la tuta vivo".


    Jiang Jianguo diris, ke la libro fokusas en la evoluo kaj enhavo de la ideo pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko. Li kredas, ke pere de ĉi tiu libro, tutmondaj amikoj povos kompreni ĉiuflanke la ideon de Xi Jinping pri la socialismo kun ĉinaj trajtoj en nova epoko, kiu estas enradikigita en la fekunda tero de humanismo, bazita sur la starpunkto de la popolo, fokusata en la estonteco de la homaro. Kaj legantoj povas profunde kompreni, ke la Komunista Partio de Ĉinio estas partio kiu klopodas por la feliĉo de la popolo, por la releviĝo de la nacio, kaj por la kunprosperiĝo de la mondo.


    Felipe González, eksa ĉefministro de Hispanio, opinias ke tiu libro havas gravan signifon en kelkaj flankoj, ekzemple, kiel trakti la rilatojn inter eŭropaj landoj, kiel partopreni kaj antaŭenpuŝi la tutmondiĝon kaj kiel krei kunlaborojn kun Ĉinio. 


    La dua volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio entenas 99 paroladojn, konversaciojn, prelegojn, instrukciojn, gratulajn telegramojn kaj aliajn tekstojn faritajn de Xi Jinping inter la jaro 2014 kaj 2017. Ĝi havas naŭ versiojn en la tradicia ĉina skribo, la lingvoj angla, franca, hispana, germana, rusa, japana, araba kaj portugala.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments