El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona arbitro detruis la internacian komercan ordon

| 2018-04-13
Bookmark and Share


    Se Usono daŭrigos sian arbitron, aliaj landoj povos, per sama maniero, kolekti doganpunon de Usono. Tio kaŭzos detruon de la internacia komerca ordo sub la sistemo de la Monda Komerca Organizo.


    Pro tiel nomata "ŝtata sekureco", usona prezidento Donald Trump ekkolektis doganpunon pri importitaj ŝtalo kaj aluminiaj produktoj por efektivigi sian celon pri komerca politiko. Laŭ lia filozofio, tiuj, kiuj ne subtenas Usonon, kontraŭas la landon. Ekde tiam, kiam Trump diris pri "Usono unue" en sia enoficiĝa prelego, oni certigis, ke ne restos paco dum lia oficperiodo. Lia politiko pri komerca protektismo plistreĉis la komercajn rilatojn de Usono kun Ĉinio kaj Germanio. Peter Navarro, direktoro de Ŝtata Komerca Komisiono de Usono, ĉiam emfazis sian emon malhelpi leviĝon de Ĉinio per komerca protektado. Laŭ lia pens-logiko pri nul-sumo, bari leviĝon de aliaj landoj estas grava rimedo por "leviĝo de Usono".


    Sekureca problemo fariĝis preteksto de Trump por komerca eltrudo. James Norman Mattis, usona ministro pri defendo, iam avertis Trump, ke kolekto de doganpuno damaĝos ankaŭ interesojn de usonaj aliancanoj, precipe tiujn de Germanio, Japanio kaj Sud-Koreio. Evidente Trump ignoris la averton. Plie, li klarigis, ke doganpuno estas necesa pro sekureca kialo, kaj diris al Germanio kaj aliaj eŭropaj kunlaborantoj, ke "veraj aliancanoj ne trompas Usonon en komercado".


    Trump ankaŭ emfazis, ke eŭropaj partnerlandoj unue devas plenumi siajn milit-misiojn en la Nord-Atlantika Traktata Organizo kaj kiel eble plej rapide altigi militan elspezon al 2% de siaj malnetaj enlandaj produktoj. Tiel Trump kunligis komercon kaj sekurecon.


    La faro de Usono ne nur alportis necertigecon al ĝiaj politikoj pri komerco kaj sekureco, sed ankaŭ malfortigis la rolon de reguloj de la Monda Komerca Organizo. 


    Laŭ filozofio de Trump, la plej granda milit-forto devas esti la plej potenca aŭtoritato, kaj multflanka organizo baras tiun aŭtoritaton. Li opinias, ke nur milit-potenca lando havas "kapablon" efektivigi internacian juron kaj "helpi" rekonstruadon de aliaj landoj. Lia logiko sendube estas erara kaj danĝera. 


    Trump ignoris multflankan komercan sistemon kaj plurfoje diris, ke la sistemo kaŭzis "malbonan komercadon" de Usono. Neniun maltrankvilon sentigos al Trump eĉ protestoj de landoj influitaj de la dogano, kiuj kune petas arbitracion kaj prezenton de proceso kontraŭ Usono al Internacia Komerca Organizo, ĉar en la plej terura situacio, Trump eĉ povas peti retiriĝon de la Monda Komerca Organizo kaj anonci, ke la organizo estas senutila. Cetere, se tiuj landoj petos arbitracion, ili devos atendi longan tempon ĝis la rezulto, kaj la verdikto validiĝos nur post la fino de la oficperiodo de Trump.


    Pli danĝera estas la fakto, ke Usono ŝanĝas la nunan normalan formon per kunligo de politikoj pri komerco kaj sekureco. Estonte, Monda Komerca Organizo eĉ ne plu havos aŭtoritaton por arbitracii rimedojn pri komerca protektado, se Usono ligos ĝin al ŝtata sekureco. Se Usono daŭrigos sian arbitron, aliaj landoj povos, per sama maniero, kolekti doganpunon de Usono. Tio kaŭzos detruon de la internacia komerca ordo sub la sistemo de la Monda Komerca Organizo.


    Aŭtoro: Joseph Baram, fakulo pri usonaj aferoj el Germana Asocio pri Ekstera Politiko


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments