El Popola Ĉinio>Tra la Lenso>

La "vojo" por riĉigo en montaro

| 2018-04-16
Bookmark and Share

Aŭtovojoj en kaj ekster Nongla-vilaĝo (fotita de senpilota aviadilo en la 8-a de marto)


    Nongla-vilaĝo, kiu troviĝas en montaro de Guling-urbeto de Mashan-gubernio, Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono, estas region-nivela naturrezervejo. Antaŭe la vilaĝo havis grandan malfacilon en transportado. 


Aŭto kuranta sur la aŭtovojo en Nongla-vilaĝo (fotita de senpilota aviadilo en la 8-a de marto)


    Por riĉigo oni devas havi aŭtovojon. En 1989 lokanoj komencis konstrui vojon kaj poste ĝi estis kelkfoje larĝigita kaj longigita, tiel la zigzaga kaj mallarĝa vojeto estis anstataŭigita de la plej bela aŭtovojo por biciklovetkuro, laŭdata de retumantoj. Dank' al la vojo pli kaj pli multaj homoj vizitis la vilaĝon.


Aŭtovojoj en kaj ekster Nongla-vilaĝo (fotita de senpilota aviadilo en la 8-a de marto)


    La aŭtovojo, kun longeco de malpli ol 4 kilometroj, fariĝis "ora ligilo", kiu antaŭenpuŝis lokan turismon, prosperon de la vilaĝo kaj riĉiĝon de lokanoj. 


Konkursantoj de Turneo de Guangxi sur la aŭtovojo en Nongla-vilaĝo (fotita de Lu Boan, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, en la 22-a de oktobro 2017) 


    En 2017 sur tiu asfaltita vojo, longa je 3,5 kilometroj kaj larĝa je 8 metroj, okazis Turneo de Internacia Unio de Biciklistoj de Guangxi. 


La supra foto: novaj loĝejoj en Nongla-vilaĝo (fotita de Lu Boan, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, en la 9-a de marto); la malsupraj fotoj: malnovaj loĝdomoj en Nongla-vilaĝo (dokumentaj fotoj). Kun disvolvado de turismo, nongla-vilaĝanoj adiaŭis malnovajn domojn kaj transloĝiĝis en la novajn. 


La supra foto: nongla aŭtovojo en konstruado (fotita en la 26-a de aprilo 2012); la malsupra foto: aŭto veturanta sur aŭtovojo de Nongla-vilaĝo (fotita de Lu Boan, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo en la 9-a de marto) 


Turismaj aŭtobusoj en parkejo de vidindejo en Nongla-vilaĝo (fotita de senpilota aviadilo en la 8-a de marto)


    Laŭ statistikoj, en 2007 la pokapa disponebla enspezo de nongla-anoj estis pli ol 3 000 juanoj, kiu altiĝis al 19 260 juanoj en 2017.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments