El Popola Ĉinio>头条新闻>

Alvenos la tempo de spacbazita inteligenta satelito

| 2018-04-18
Bookmark and Share


    Tianzhi-1, la unua programardifinita satelito de Ĉinio, espereble estos lanĉita en la Satelita Lanĉo-centro de Jiuquan, en la dua duono de 2018.


    "Tianzhi" signifas spacbazitan intelekton. La specialeco de Tianzhi-1 estas, ke ĝi entenos malgrandan nubkomputadan platformon. Per maksimumigo de programaro, programardifinita satelito povas minimumigi aparataron. Tiel la kosto kaj tempo de esplorado kaj disvolviĝo reduktiĝas.


    La esplorteamo de Tianzhi-1 fondis malferman platformon kaj kuraĝigas kompaniojn kaj organizojn evoluigi taŭgan aplikaĵon por ĝi. Kun aerospaca aplikaĵo-vendejo, la satelito povos daŭre ĝisdatigi programaron. Oni povos viziti la sateliton, doni taskon al ĝi kaj vidi rezulton per poŝtelefono. 


    La apliko de programaro efike reduktas fizikan ŝarĝon de la satelito, kaj espereble igos Tianzhi-1 inteligenta satelito. Malgraŭ tio, ke ĝi ankoraŭ ne estas matura "Ĉiela Cerbo", tamen per komerca modelo, ĝi faris la unuan paŝon por antaŭenigi evoluigon de tradicia satelito al la inteligenta. Li Deren, akademiano de Ĉina Akademio de Sciencoj, tiu de Ĉina Akademio de Inĝenierio kaj profesoro de Wuhan-a Universitato, diris, ke se la "Ĉiela Cerbo" realiĝos, oni povos ricevi kaj uzi la datumojn de satelito per sia poŝtelefono. Tiam la satelitaj datumoj estos facile haveblaj por ĉiuj, kaj la prilaborado de datumoj okazos ne plu sur Tero, sed sur ĉielo.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments