El Popola Ĉinio>头条新闻>

Bato de Usono al ZTE akcelas novigon de ĉinaj kompanioj

| 2018-04-19
Bookmark and Share

    La 16an de aprilo laŭ la loka tempo la usona Komerca Departemento anoncis sepjaran malpermeson al usonaj kompanioj pri vendo de aparat-pecoj, varoj, softvaroj kaj teknikoj al la ĉina fabrikanto de telekomunikaj ekipaĵoj ZTE. La nepraktika decido -- refoja bato al la ĉina kompanio, kun kiu Usono jam repaciĝis -- boligis la merkaton kaj estas kontraŭa al la celo redukti komercan deficiton inter Usono kaj Ĉinio. Tamen tiu decido avertas la ĉinajn entreprenojn, ke ili devas surbaze de memstaro kaj novigo teni la kernajn teknikojn en siaj propraj manoj.


ZTE-kompanio


    Puno de Usono kontraŭ ZTE unue malprofitigas usonajn kompaniojn kaj akciulojn. La akciprezoj de usonaj fabrikantoj pri optikaj komponantoj falis en la borso tuj post publikigo de la anonco pri la puno. Akcioj de aliaj usonaj partneroj de ZTE grandskale falis, kaj la plej severa falo estis je pli ol 30%. Usonaj akciuloj estis la unuaj, kiuj englutis la maldolĉajn fruktojn. Ankaŭ usonaj provizantoj de ZTE multe plendis, ĉar iliaj delonge certigitaj mendoj malaperis, kaj tio rekte influas salajrojn de dekmiloj da usonaj laboristoj. En longa periodo, ankaŭ la komerca medio de Usono estos malbonigita. Subita puno kontraŭ la kompanio, kun kiu Usono jam repaciĝis, dubigas eksterlandajn investantojn, ĉu Usono povus liveri justan leĝon kaj stabilan politikan medion. Kompreneble, ZTE suferas plej multe, ĉar multaj icoj kaj optikaj komponantoj de la kompanio estas el Usono. La ĉeso de provizo neeviteble kaŭzas severe negativan efikon en produktado kaj disvolvado de la kompanio. Samtempe, pri solvo de neekvilibra ĉina-usona komerco, unuflanke Usono krias por redukti usona-ĉinan komercan deficiton, kaj aliflanke ĝi manovras al la mala direkto. Ĝi malpermesas vendon de icoj al ĉina kompanio, kaj limigas eksportadon al Ĉinio en multaj altteknikaj kampoj. La du politikaj celoj kontraŭas unu la alian.


    Kompreneble la ĉina registaro prenos necesajn rimedojn por protekti la leĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj kompanioj, alfronte la tipan unuflankismon kaj nudan ekonomian hegemonian agadon de Usono. La 17an de aprilo Hua Chunying, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, respondis demandon pri komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono, ke se Usono arbitre kaj kontraŭflue agos, Ĉinio certe eltiros glavon por defendi plurflankismon kaj liberan komercon. Hua diris en la regula gazetara konferenco samtage, ke la komerca konflikto inter la du landoj estas fakte batalo inter plurflankismo kaj unuflankismo kaj tiu inter tutmonda libera komerco kaj komerca protektismo.


La 16an de aprilo en la Popola Halo de Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Klaus Schwab, prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo. Fotis Song Jihe, raportisto de Ĉina Novaĵagentejo.


    En ĉiu malbono estas iom da bono. Puno kontraŭ ZTE direktas la lancpinton kontraŭ tio, ke ico mankas al Ĉinio. Ĝi alarmas la duonkonduktantan industrion de Ĉinio kaj konsciigas al pli da ĉinaj kompanioj, ke dependo de usona provizado estas nefidinda, kaj la proviz-ĉeno de entreprenoj estas fragila pro politiko. Tio instigos ĉinajn kompaniojn disvolvi siajn proprajn icojn kaj fortigi la kapablon de sendependaj esploro kaj novigo. La puno de Usono akcelos scienc-teknikan progreson de ĉinaj kompanioj kaj stimulos ilin venki pli da malfaciloj en scienca esplorado.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments