El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekde la 1-a de majo, vizitantoj el 59 landoj povos senvize eniri la provincon Hainan de Ĉinio

| 2018-04-20
Bookmark and Share

    La 18an de aprilo, la Ŝtata Administracio de Enmigrado anoncis, ke estis aprobita de la Ŝtata Konsilantaro kaj ekfunkcios en la 1-a de majo 2018 nova senviz-politiko por turistoj al la provinco Hainan. Tiu politiko estos efektiva por turistoj el 59 landoj, kiuj povos resti en Hainan dum maksimume 30 tagoj. Tiel amplekse profundiĝos reformo kaj malfermo de Hainan.  


    La senviza politiko temas pri tri enhavoj:


    La unua estas multigi la nombron de senvizaj landoj de 26 ĝis 59; 


    La dua estas longigi la tempodaŭron de restado de 15 aŭ 21 tagoj ĝis 30 tagoj;


    La tria estas malstreĉi la limigon pri la nombro de senvizuloj. Krom daŭra praktikado de invit-akcepto de turismaj agentejoj, senviziĝo nur por grupaj turistoj ŝanĝiĝos al senviziĝo por ĉiuj individuaj turistoj. Tiel oni plenumos la postulojn de alilandaj turistoj pri individua vojaĝo.


    La politiko estos aplikebla por la jenaj landoj: 


    Rusio, Britio, Francio, Germanio, Norvegio, Ukrainio, Italio, Aŭstrio, Finnlando, Nederlando, Danlando, Svislando, Svedio, Hispanio, Belgio, Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hungario, Islando, Latvio, Litovio, Luksemburgio, Malto, Pollando, Portugalio, Slovakio, Slovenio, Irlando, Kipro, Bulgario, Rumanio, Serbio, Kroatio, Bosnio-Hercegovino, Montenegro, Makedonio, Albanio, Usono, Kanado, Brazilo, Meksiko, Argentino, Ĉilio, Aŭstralio, Nov-Zelando, Korea Respubliko, Japanio, Singapuro, Malajzio, Tajlando, Kazaĥio, Filipinoj, Indonezio, Brunejo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kataro, Monako kaj Belorusio.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments