El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kial ĉina kaj hindia ŝtatgvidantoj okazigos neoficialan renkontiĝon?

| 2018-04-26
Bookmark and Share

    La 24an de aprilo Lu Kang, proparolanto de Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris responde al la neoficiala renkontiĝo inter ĉina kaj hindia ŝtatgvidantoj, ke la du landoj unuanime opinias, ke la neoficiala renkontiĝo povas krei decan atmosferon al la dulandaj ŝtatgvidantoj por ke ili havu profundan interŝanĝon pri komune atentataj aferoj.


    Hejmloka diplomatio


    Raportisto demandis: "Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj hindia ĉefministro Narendra Modi havos neoficialan renkontiĝon en la 27a kaj 28a de aprilo en Wuhan. Kial la renkontiĝo estos neoficiala? Ĉu tio estas pro aparta konsidero?"


La 14an de majo 2015 ĉina prezidanto Xi Jinping akompanis hindian ĉefministron Modi dum vizito al Dacien-Templo. Fotis Sheng Jiapeng el Ĉina Novaĵagentejo.


    Lu Kang diris, ke en la lastaj jaroj prezidanto Xi kaj ĉefministro Modi havis plurajn interagojn diversmaniere. Speciale menciindaj estas la "hejmlokaj diplomatioj" dum la vizito de prezidanto Xi en Hindio en 2014 kaj la vizito de ĉefministro Modi en Ĉinio en 2015.


    Lu Kang diris: "Fakte dum la ĉeesto de la pintkunvenoj de BRICS-landoj, G20 kaj Ŝanhaja Kunlabora Organizo en la lastaj jaroj prezidanto Xi kaj ĉefministro Modi multfoje renkontiĝis, interŝanĝis opiniojn pri komune atentataj demandoj, atingis multajn gravajn akordojn. Ili forte gvidis la disvolvon de la duflankaj rilatoj, kaj samtempe starigis bonajn laborajn rilatojn kaj individuan amikecon inter si."


    Li diris, ke fronte al la senprecedencaj ŝanĝoj en la mondo kaj samtempe necerteco en la nuna internacia situacio, prezidanto Xi kaj ĉefministro Modi -- ŝtatgvidantoj de la du plej grandaj evoluantaj landoj -- pensas, ke estas necese, ke la du flankoj havu profundan komunikadon pri longdaŭraj, ampleksaj kaj strategiaj aferoj rilate al ĉina-hindiaj rilatoj kaj internaciaj aferoj.


    Lu Kang diris: "La du flankoj unuanime opinias, ke la neoficiala renkontiĝo povas krei decan medion por la dulandaj ŝtatgvidantoj por ke ili faru profundan interŝanĝon pri komune atentataj aferoj. Kredeble, ke la du ŝtatgvidantoj atingos novajn gravajn akordojn, kaj antaŭenigos la ĉina-hindiajn rilatojn al sana kaj stabila disvolvo."


    Kial en Wuhan?


Wuhan


    La neoficiala renkontiĝo okazos en Wuhan, ĉar Wuhan estas la unua granda urbo en centra Ĉinio, kun longa historio. Pliiĝas komunikado kaj komerca kunlaboro inter Wuhan kaj hindiaj ŝtatoj. Ĉefministro Modi jam vizitis Pekinon, Guangzhou, Xi'an, Hangzhou, Xiamen kaj aliajn urbojn en orienta, suda, okcidenta kaj norda Ĉinio, tamen li ankoraŭ ne vizitis centran Ĉinion. Estas kredeble, ke la vojaĝo al Wuhan donos al ĉefministro Modi novan sperton kaj pliigos lian konon pri Ĉinio.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments