El Popola Ĉinio>头条新闻>

Franca pensfabriko: "La Zono kaj Vojo" alportos pli da ŝancoj al agrikulturoj de Francio kaj Eŭropo

| 2018-04-26
Bookmark and Share


    Lastatempe, laŭ artikolo publikigita en la retejo de la Instituto de Rilatoj Internaciaj kaj Strategiaj de Francio, en provizado de nutraĵoj, la iniciato "La Zono kaj Vojo" alportos pli multajn ŝancojn al agrikulturoj de Francio kaj Eŭropo. 


    Sébastien Abis, asist-esploristo de la instituto kaj fakulo pri agrikulturo, emfazis, en la artikolo titolita "Ĉu 'La Zono kaj Vojo' estos agrikulturaj kaj manĝaĵaj?", ke grandan atenton oni devas doni al temoj rilataj al agrikulturo en la iniciato "La Zono kaj Vojo". Francio kaj aliaj eŭropaj landoj estas ĉefaj produktantoj de cerealoj, lakto kaj vinoj, kaj la iniciato "La Zono kaj Vojo" alportos pliajn ŝancojn al franca kaj eŭropa agrikulturoj. 


    La artikolo mencias, ke pro la transformo de vivmaniero de ĉinoj, Ĉinio komencis importi pli kaj pli da viando, kaj ankaŭ la bezono pri lakto daŭre kreskas. En Bretonio, Francio, jam estas kelkaj fabrikoj konstruitaj por produkti laktaĵojn por ĉinaj infanoj. Krome, en la lastaj jaroj, vina industrio de Bordozo ankaŭ ricevis investojn el Ĉinio. Nuntempe, nur 3% de la agrikulturaj produktoj kaj manĝaĵoj importitaj de Ĉinio estas el Francio, kaj multaj francaj agrikulturaj entreprenistoj klopodas eniri en ĉinan merkaton. 


    La artikolo indikas, ke fakte, Eŭropo havas kelkajn avantaĝojn: ĝi kapablas produkti manĝaĵojn importatajn de Ĉinio kaj havas stabilan geopolitikan situacion. La iniciato "La Zono kaj Vojo" injektos pli kaj pli da viveco al francaj kaj eŭropaj agrikulturaj merkatoj. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments