El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli ol 1700 entreprenoj partoprenos en la Unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio

| 2018-04-26
Bookmark and Share


    Inter la 5-a kaj la 10-a de novembro 2018 okazos Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝtata Ekspozicia kaj Kunvena Centro de Ŝanhajo. Al la ekspozicio jam sin anoncis pli ol 1700 entreprenoj de la tuta mondo. 34% de ili venas el landoj kaj regionoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo".


    Holografiaj okulvitroj, radioterapia aparato kontraŭ kancero, inteligenta vestebla aparato, senhoma tenejo... Sun Chenghai, vicestro de Ĉina Internacia Importa Buroo kaj prezidanto de direkcio de Ŝtata Ekspozicia kaj Kunvena Centro, diris ke la ekspozicio iĝas nova platformo por lanĉo de tutmondaj varoj kaj montrejo de konataj entreprenoj. La ĉeestontaj entreprenoj havas trajtojn pri supereco kaj vasteco. Oni antaŭkalkulas, ke la nombro de aĉet-komercistoj atingos 150 mil.


    Nuntempe, la importa buroo klopodas por antaŭenpuŝi kvin servajn sistemojn pri servo al entreprenoj, ekspozicia vizitado, negoco-instigo, forumoj kaj kunvenoj, kaj akceptado. 


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments